Josuo, filo de Nun

homo en la Biblio

Josuo (hebree יהושע בן נון, Jehoŝua bin Nun, prononcata [jə.ho.ˈʃu.aʕ]; greke Ιησούς του Ναυή; latine Iosue; arabe یوشع; foje ankaŭ konata kiel Joŝua/o) estas biblia persono, militestro de la izraelidoj kiu apartenis al la tribo de Efraim.

Josuo, filo de Nun
Biblia persono
homa biblia persono • formo
Verko Nombroj
Libro de Josuo
1 Kings 16
Informoj
Sekso vira
Religio Moseismo
Okupo militestro • reganto
Patro Nun
vdr

Laŭ kio estas rakontita en la libro de Josuo, li gvidis la popolon de Izraelidoj post la morto de Moseo, dum la konkero de la lando kaj la setliĝo de la triboj. Li estis servanto de Moseo same kiel lia studento. Kiam Moseo supreniris al la monto Sinajo por ricevi la Tabelojn de la Interligo, Josuo akompanis lin ĝis la piedo de la monto.

Josuo estas menciita por la unua fojo en la batalo elluktita fare de la hebreoj kontraŭ Amaleko ĉe Rafidim, batalo kiun Josuo gvidis. Post tio Josuo estis unu el la dek du spionoj, kiuj estis senditaj por esplorrigardi la landon de Kanaano, kune kun Kaleb, filo de Jefune. Kontraŭe al la aliaj dek spionoj, ambaŭ En ĉi tiu okazo, Moŝeo aldonis la literon J komence al lia nomo, kiu estis komence "Hoŝua".

Post la morto de Moseo, kiu nomumis Josuon kiel sia posteulo, Josuo alportis la hebreojn en la landon Kanaanon, kaj gvidis la kampanjon konkeri la landon, komencante kun la konkero de Jeriĥo kaj la konkero de Aj, tra la venko super la kvin reĝoj en Makeda (kie li diris: ”La suno haltis en Gibeon kaj la luno en la valo Ajalon"), kaj la konkero de Livna, Laĥiŝ, Eglon, Hebron kaj Dvir, ĝis Kadesh-Barnea en la sudo, Gazao en okcidente kaj Tel Hacor norde. Jusuo ankaŭ gvidis la benan kaj malbenan ceremonion (ĉe monto Garizim kaj monto Ebal, respektive) je la eniro de Israelidoj en la promesitan de Dio sanktan landon, kiel instrukciite fare de Moseo laŭ la ordono donita en la libro de Readmono.

Post la morto de Josuo, la pliaĝuloj gvidis la popolon, sekvitaj de la juĝistoj.

Laŭ tradicio li estas unu el la Naŭ Prodoj.

Libro de Josuo redakti

 
Josuo transirante jordanon kun la kesto de interligo, oleo sur ligno, Benjamin West 1800

La libro de Josuo daŭrigas la linion de Josuo kiel la sindona disĉiplo de Moseo kaj kiel lia posteulo. Jusuo rivelas sin kiel gvidanto kaj decidita kaj kuraĝa soldato, proksime parenca al Dio kaj liaj instrukcioj, kiu zorgas pri la spiriteco de la homoj, ne malpli ol ke li zorgas pri ilia batala moralo. La libro priskribas multajn punktojn de simileco inter la du profetoj, por fortigi la percepton ke Josuo kiel la klara daŭrigo de Moseo.

Eksteraj ligiloj redakti