Joule Unlimited, pli frue konata kiel Joule Biotechnologies, estas produktanto de alternativ-energiaj teknologioj, kun sidejo en Kembriĝo, usona Masaĉuseco. Ilia ĉefa komerca produkto estas la t.n. heliokulturo, procezo kiu generas hidrokarbonid-bazitan fuelon per kombinado de ne-freŝa akvo, nutraĵoj, fotosintezaj organismoj, karbona dioksido kaj sunlumo. La firmao planas konstrui instalaĵon, kiu povos produkti pli ol 20.000 galonojn da fuelo je akreo en jaro (19.000 m³/km²), ekfunkciigonte en 2011.

Joule Unlimited
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr

Heliokulturo uzas fotosintezajn organismojn, sed diferencas de la procezo kiu produktas fuelon per algoj. Petroloj, produktataj de algoj kutime devas esti rafinitaj al fuelo sekvante finprocezon, sed heliokulturo produktas fuelon rekte - aŭ etanolon aŭ hidrokarbonidojn – kiujn oni ne bezonas rafini. La heliokultura procezo ankaŭ ne produktas biomason. Tiu procezo estas ebligita per la eltrovo de unikaj genoj kodigantaj enzimajn mekanismojn kiuj ebligas la rektan sintezon de kaj alkano, olefino, etanolo kaj aliaj ŝlosilajn molekulojn. Heliokulturo povas uzi saletan akvon aŭ grizakvon, neindustrian kloakakvon el fontoj kiel ekzemple banoj kaj lavmaŝinoj, dum tradiciaj biofueloj kiel ekzemple celuloza etanolo postulas dolĉan akvon.

Joule Unlimited asertas ke ĝia produkto povas konkuri kun naftoprezo ĉe 50 USD po barelo ($310/m3). La firmao ankaŭ deklaras ke ĝia produkto povas liveri ĉiun necesan portransportan fuelon de Usono el areo kun grandeco de la Teksasa terlango.

Joule Unlimited ne malvualigis nomon de la organismo kiun ĝi uzas, kvankam ĝi agnoskis ke la firmao modifis la organismon. En septembro 2010, la firmao ricevis patenton por genetike modifita bakterio.

La entreprenon fondis David Berry kaj Noubar Afeyan de Flagship Ventures. Aldone al ĝiaj fondintoj, la Estraro de Direktoroj de Joule inkludas Graham Allison, Stelios Papadopoulos, Ruben Vardanian, kaj CEO, Bill Sims. La Scientific Advisory Board de Joule inkludas sintezajn biologojn George Church kaj Jim Collins.