La nomo donita de la gepatroj al Sankta Jozefino Baĥita (aŭ Bakhita) ne estas konata. Ŝi estis forkaptita de sklavokomercistoj kiam ŝi estis ĉirkaŭ 7-jara kaj ŝi forgesis sian familian nomon. La araboparolantaj nomis ŝin بخيتة (baĥita), kiu signifas "bonŝanca".

Sankta
Sankta Jozefino Baĥita
Sankta Jozefino Baĥita
Sankta Jozefino Baĥita
Persona informo
Naskiĝo 1869
en Sudano Darfuro
Morto 8-a de februaro 1947
en Italio Schio apud Viĉenco
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Sudano vd
Profesio
Okupo romkatolika monaĥino • monaĥino vd
Laborkampo monastic life vd
Sanktulo
Honorata en romkatolika eklezio
Beatigo 17-a de majo 1992
Kanonizo 1-a de oktobro 2000, Romo
Festotago 8-a de februaro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi ŝanĝis plurfoje mastron kaj fine ŝi estis prenita de la itala konsulo en Ĥartumo, Legnani. En 1884 ŝi iris en Italujon kaj tie ŝi vivis dum tri jaroj apud Venecio en la domo de Aŭgusto Micheli, amiko de Legnani. Kiam Micheli kaj lia edzino devis reiri en Sudanon (ili posedis hotelon tie), ŝi ekvivis en la religia domo de aro de fratinoj. En 1890 ŝi estis baptita sub la nova nomo de "Giuseppina Margherita Fortunata" (Jozefino Margareta Bonŝanca).

Baĥita iĝis fratino kaj eklernis la dialekton de Venecio (ŝi neniam lernis la oficialan italan). En 1902 ŝi estis movita en la religian domon de Schio, kie ŝi restis ĝis la morto en 1947.