Jozefo Flavio

juda historiisto de la 1-a jarcento

Jozefo Flavio, Flavius Josephus (latine), Iosefos Flavios Ἰώσηπος Φλάβιος (en kojnea greka) aŭ Josef Ben-Matitjahu, יוסף בן מתתיהו (hebree) (ĉ. 37 - 100), estis juda historiisto de la 1-a jarcento. Li prezentas al ni la ĉefan kaj plej detalan bildon de tiama ŝtato Judeo, kiu naskis kristanismon kaj ribelis kontraŭ Romio, la tiel nomata Unua Juda-Romia Milito. Li skribis en eleganta helena (la kojnea greka) por ne-judoj. Nuntempe li estas pli konata laŭ sia latina nomo, kiun li prenis kiel malsklavigito (do, familiano) de la imperiestro Vespasiano.

Jozefo Flavio
Persona informo
Ἰώσηπος Φλάβιος
Naskonomo יוסף בן מתתיהו
Naskiĝo ĉ. 37
en Jerusalemo, Judeo
Morto ĉ. 100
en Romo
Etno Hebreoj vd
Lingvoj latinaantikva grekaarameahebrea vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Patro Matthias vd
Gefratoj Matthias vd
Infanoj Flavius Hyrcanus • Flavius Simonides Agrippa • Flavius Justus vd
Profesio
Okupo verkistohistoriisto vd
Verkado
Verkoj La Juda Milito kontraŭ Romio ❦
Juda Antikvo ❦
La Vivo de Jozefo ❦
Against Apion vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jozefo, estinte sacerdoto de aristokrata familio, servis dum la ribelo kontraŭ Romio kiel komandanto de la juda armeo en Galileo. Li estis kaptita de la romianoj, sed poste gajnis sian liberecon kaj revenis al Jerusalemo por konvinki la judojn kapitulaci al Romio, pri kio li ne sukcesis. Romio detruis la ribelon, Jerusalemon kaj la Templon. Jozefo vidis la Templon forbruli je la 9-a de avo (10-a de aŭgusto) en 70 p.K.

Post la milito Jozefo verkis librojn de historio pri la judoj, sub la aŭspicio de la imperiestro. Liaj du ĉefaj verkoj estas:

  • Peri tou Ioudaikou polemou ("Pri la juda milito", en la kojnea greka, titolo de la latina traduko De bello Judaico) – priskribas la militon de la judoj kontraŭ Romio de 6673.
  • Ioudaike arĥaiologia (93, "Judaj antikvaĵoj", same en la kojnea greka, Ἰουδαϊκὴ ἀρχαιολογία, Ioudaikē archaiologia, titolo de la latina traduko Antiquitates Iudaicae) – priskribas la historion de la judoj de la kreo de la mondo ĝis la Juda Milito. La unuaj 13 libroj paralelas la Biblion, sed libroj 14–20 priskribas la tempon inter la Makabeoj kaj la Juda Milito kaj estas nia ĉefa historio pri la judoj en tiu tempo. Josephus utilis fontojn judajn kaj helenajn (iuj fontoj nun estas perditaj al ni) kaj skribis por legantoj de helene kleriĝintaj. Ĝi inkluzivas paragrafon, kiu, se vere de Jozefo, estus la unua atesto juda (ne kristana) pri Jesuo.

Li ankaŭ verkis aŭtobiografion en 90 kaj Kata Apionos ("Kontraŭ Apiono", en kojnea greka, titolo de la latina traduko Contra Apionem) en 100 pri argumentoj kontraŭ judismo, kun motivo defendi judismon kontraŭ tiuj argumentoj. Li ankaŭ planis verki libron por klarigi judismon, sed tia verko estas nekonata al ni.

Eminentan romanan trilogion pri lia vivo verkis Lion Feuchtwanger.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti