Jozo Marević

kroata leksikografo, tradukisto, klasika filologo kaj esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Jozo Marević, prof. d-ro sc., estis kroata leksikografo, tradukisto, klasika filologo kaj esperantisto. Li naskiĝis la 25-an de aprilo 1940 en Metković (Kroatio) kaj mortis la 11-an de aprilo 2021 en Velika Gorica (Kroatio).

Jozo Marević
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1940 (1940-04-25)
en Metković
Morto 11-an de aprilo 2021 (2021-04-11) (80-jaraĝa)
en Velika Gorica
Lingvoj kroataEsperantogermanalatina
Ŝtataneco Kroatio
Okupo
Okupo vortaristo • tradukistoesperantisto • filologo • instruisto • eldonisto
vdr

Vivo redakti

Post klasika gimnazio en Dubrovnik (Collegium Ragusinum) li diplomiĝis pri la germanaj lingvo kaj literaturo kaj pri la latinaj lingvo kaj literaturo en la Filozofia Fakultato en Zadar. Dum kelkaj jaroj li laboris en baz- kaj mezlernejoj, post kio ĝis la emeritiĝo li laboris ĉe la eldonejo Školska knjiga, gvidante la socian-humanistikan sekcion. Li membris en pluraj asocioj. Li aŭtoris interalie Kroatan-latinan enciklopedian vortaron kaj Latinan-kroatan enciklopedian vortaron. Pro la lasta verko li ankaŭ ricevis premion. Ĝis sia morto li estis inter la redaktoroj de la revuo Zagreba Esperantisto, kaj fine de 2020 aperis la Oklingva Proverbaro, al kiu li kontribuis la materialon el la latina lingvo.

Lia vivoverko tamen estas Oklingva medicina enciklopedia vortaro (latina, angla, esperanta, franca, germana, hispana, itala kaj kroata). Nepre estas akcenti, ke la vortaro faka kaj fundamenta, baza kaj dumviva lernilo, estas skribita ne nur por medicinistoj. Ĝi estas dediĉita al multnombra uzantaro, kiel al medicinistaro, tiel al pacientoj, ĉar la vortaro kunportas vortojn kaj esprimojn el la ĉiutaga medicina uzado. La enhavo estas ege impona: preskaŭ 50 000 medicinaj kaj paramedicinaj kapvortoj, ordigitaj laŭ la latina terminologio.[1]

Fonto redakti

Referencoj redakti

  1. en la katalogo de UEA[rompita ligilo]