Juan Cristóbal GUNDLACH (Marburgo, 17-a de julio 1810 - Havano, 14-a de marto 1896), denaske Johannes Christoph Gundlach Redberg, estis natursciencisto el Kubo (ankoraŭ hispana kolonio), germandevena.

Juan Gundlach
Persona informo
Johannes Christoph Gundlach
Naskiĝo 17-an de julio 1810 (1810-07-17)
en Marburg
Morto 17-an de marto 1896 (1896-03-17) (85-jaraĝa)
en Havano
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Elektoprinclando Hesio • Kubo vd
Alma mater Universitato de Marburg vd
Profesio
Okupo ornitologo • entomologo • natursciencisto • malakologo • biologozoologo • zoologia kolektisto vd
Aktiva en Kubo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li lernis taksidermion, pere de frato. Carlos Booth, kuba amiko revenonta al devenloko finiĝinte siajn studojn en Germanio, invitis lin portempe al sia hejmo en Kubo, kie li povus kolekti specimenojn. En 1839 li instaliĝis en Matanzas, kaj en 1841 proksime de Cárdenas. Tie, en 1844, li kolektis unu el la plej mirindaj birdoj de Kubo kaj la plej malgranda en la mondo, nome la "zunzuncito" (zunzuneto), kiun lin nomis Calypte helenae,[1] honore de Helena, la edzino de Booth, mortinta en epidemio de ĥolero en 1850. La notojn pri la malkovro li havigis al Juan Lembeye por ke li publikigu ilin en sia libro pri la birdoj de Kubo. En Januaro 1851, li ekkonis kaj amikiĝis kun Simón de Cárdenas y Rodríguez, kiu metis lin en sia hejom, el kiu formis parton Gundlach ekde 1855.

Li estis detalema psirkribanto de la kuba faŭno, kaj kolektis kaj studis insektojn, moluskojn, amfibiojn, reptiliojn, mamulojn kaj birdojn. Liaj kolektoj rezultis ege valoraj kaj konvertiĝis en muzeo de natura historio.

Li veturis en Eŭropon kaj Puertorikon, tiam ankoraŭ same hispana kolonio, sed li ĉiam revenis en Kubon.

Gundlach verkis la unuan grandan verkon pri la birdoj de Kubo, nome Ornitología Cubana, kaj aliajn gravajn verkojn por la kuba zoologio. Lia nomo estis registrita en la scienca nomo de pli ol sesdek speciojn. Lia entomologia kolekto enhavis 80 lignajn entomologiajn skatolojn. En ili estas 5497 specimenoj de 1705 specioj, el 993 genroj, 163 familioj, en naŭ ordoj: nome Coleoptera, Lepidoptera, Hymenoptera, Diptera, Homoptera, Orthoptera, Odonata kaj Neuroptera. El tiuj 60 % estas specioj registritaj nur en Kubo. Oni konsideras Gundlach kiel iniciatinto en Kubo de la agrikultura entomologio. Granda parto de lia kolekto estas komponita de himenopteroj, koleopteroj kaj lepidopteroj damaĝaj por la kultivoj.

En 1986, en la 90a jariĝo de lia morto, Kubo eldonis serion de poŝtmarkoj liahonore kun bildoj de diversaj birdoj de Kubo.

Verkoj redakti

  • 1873. Catálogo de las aves cubanas
  • 1875. Catálogo de los reptiles cubanos
  • 1876, Ornitología Cubana
  • 1877, Mamalogía Cubana
  • 1880, Erpetología Cubana
  • 1881. Apuntes para la fauna Puerto-Riqueña
  • 1881, Contribución a la Entomología Cubana, (Tomo I). Lepidópteros
  • 1886, Contribución a la Entomología Cubana, (Tomo II). Himenópteros
  • 1891, Contribución a la Entomología Cubana, (Tomo III). Neurópteros, coleópteros, ortópteros…
  • 1893. Ornitología cubana ó Catálogo descriptivo de todas las especies de aves tanto indígenas como de paso anual o accidental observadas en 53 años

Kelkaj specioj priskribitaj de Gundlach redakti

Birdoj
 
Dendroica pityophila (Gundlach, 1855).
  • Corvus minutus Gundlach, 1852 - cao pinalero, cao ronco
  • Geotrygon caniceps (Gundlach, 1852) - camao, azulona
  • Myiarchus sagrae (Gundlach, 1852) - bobito grande
  • Dendroica pityophila (Gundlach, 1855) - bijirita del pinar
  • Teretistris fornsi Gundlach, 1858 - pechero
  • Polioptila lembeyei (Gundlach, 1858) - sinsontillo
  • Colaptes auratus chrysocaulosus Gundlach, 1858 - carpintero escapulario
Vespertoj
  • Pteronotus quadridens quadridens (Gundlach, 1840)
  • Erophylla sezekorni (Gundlach en Peters, 1860)
  • Phyllonycteris Gundlach en Peters, 1860
  • Phyllonycteris poeyii Gundlach en Peters, 1860
  • Lasiurus pfeifferi (Gundlach en Peters, 1862)
  • Nycticeius cubanus (Gundlach en Peters, [1862])
  • Tadarida brasilensis muscula (Gundlach en Peters, [1862])
  • Macrotus waterhousei minor Gundlach en Peters, [1865]
Reptilioj kaj amfibioj
  • Cricosaura (Gundlach kaj Peters en Peters, 1863) – noktaj lacertoj
  • Cricosaura typica (Gundlach kaj Peters en Peters, 1863) - lagartija de hojarasca
  • Amphisbaena cubana Gundlach kaj Peters en Peters, 1878 [1879] – culebrita ciega
  • Tropidophis pardalis (Gundlach, 1840) - majacito
  • Tropidophis semicinctus (Gundlach kaj Peters en Peters, 1865) - majacito
  • Arrhyton vittatum (Gundlach kaj Peters, 1862) - jubito, culebrita
  • Eleutherodactylus varians (Gundlach kaj Peters en Peters, 1864) - raneto
Insektoj
  • Brachymesia herbida Gundlach, 1888 - libelo
  • Enallagma truncatum (Gundlach, 1888) - libelo
  • Gynacantha ereagris Gundlach, 1888 – libelo
  • Lestes scalaris Gundlach, 1888 – libelo
  • Hypolestes Gundlach, 1888 – libeloj
  • Hypolestes trinitatis Gundlach, 1888 - libelo
Moluskoj
  • Cerion proteus (Gundlach 1860) – heliko

Kelkaj specioj (respektive subspecioj) nomitaj honore al Gundlach redakti

Birdoj
 
Buteogallus gundlachii (Cabanis, 1854 [1855]).
 
Accipiter gundlachi Lawrence, 1860

Aliaj vertebruloj:

  • Bufo gundlachi Ruibal, 1959 - sapito caribeño de Gundlach
  • Eleutherodactylus gundlachi Schmidt, 1920 - raneto
  • Anolis gundlachi Peters, 1876 - Puertorika lacerto
  • Ctenonotus gundlachi (Peters, 1876) - lagartija de pañuelo amarillo
  • Anolis juangundlachi Garrido, 1975 - Kuba lacerto
  • Mysateles prehensilis gundlachi (Chapman, 1901) - jutía carabalí (rodulo)
  • Capromys pirolides gundlachianus Varona, 1983 - jutía conga (rodulo)

Insektoj:

  • Temnothorax gundlachi (Wheeler, 1913) - formiko
  • Strumigenys gundlachi (Roger, 1862) - formiko
  • Camponotus gundlachi Mann, 1920 - formiko
  • Parides gundlachianus (Felder y R. Felder, 1864) - endemia papilio de Kubo
  • Strymon bazochii gundlachianus (Bates, 1935) - mariposa pequeña de lantana
  • Xylophanes gundlachii (Herrich-Schffer, 1863) - nokta papilio de Kubo
  • Cyrtoxipha gundlachi Sausure, 1874 - grilo
  • Chrysopa gundlachi Navás, 1924 - Neuroptera
  • Ptesimogaster gundlachi (Cresson, 1865) - Hymenoptera
  • Macronema gundlachi Banks, 1924 - Trichoptera
  • Leptostylopsis gundlachi (Fisher, 1925) – cerambicida koleoptero
  • Sephina gundlachi (Guérin-Méneville, 1857) - hemiptero

Aliaj senvertebruloj:

  • Neaxiopsis gundlachi (Von Martens, 1872) - salikoko
  • Palinurellus gundlachi Von Martens, 1878 - hararomaro
  • Anadenobolus arboreus gundlachi (Karsch, 1881) - milpiedulo
  • Guppya gundlachi (Pfeiffer, 1839) – heliko
  • Gundlachia Pfeiffer, 1849 - helikoj
  • Nephronaias gundlachi (Dunker, 1858) - heliko
  • Crassispira gundlachi (Dall and Simpson, 1901) - marheliko
Plantoj

Notoj redakti

  1. Nuntempe Mellisuga helenae

Bibliografio redakti

  • García, F. (1987). Las Aves de Cuba. Especies endémicas. Subespecies endémicas. Tomos I y II. Editorial Gente Nueva, La Habana. 207 pp.
  • Reyes, E.E.; Hidalgo Gato, M.; Álvarez, A.D. (2002). Juan Gundlach y su colección biológica. Cocuyo 12:20-21.
  • Santos Macías, O. (2006). Un estudioso de la avifauna cubana. 5 de septiembre digital ISSN 1605 – 2277 [1]
  • Alayo, P.; Hernández, L. R. (1987). Atlas de las mariposas diurnas de Cuba Lepidoptera: Rhopalocera). Ed. Cient. Tecn. Ciudad de La Habana. 48 p.
  • González, R. M. (1990). Juan Cristóbal Gundlach. Colección Biográfica. Ed. Academia. La Habana. 97 p.
  • Hernández. O. J. (1972). La Zoología en Cuba (desde 1868 a 1968). Serie Biol. 44: 1-77.
  • Perodin, H. J.; Trujillo, J. A. (1994). Johannes Christopher Gundlach y su aporte a la Zoología cubana. Resumen. Tercer Simposio Zoología y Segundo Congr. Latinoamericano de Teriología. La Habana.
  • Ramsden, C.T. (1918). Vida y exploraciones zoológicas del Doctor Juan C. Gundlach en Cuba (1839-1896). Memorias de la Sociedad Cubana de Historia Natural “Felipe Poey”. Volumen III. 1917-1918. Imprenta El Siglo XX de la Sociedad Editora Cuba Contemporánea. pp. 146-148
  • Schlachter, A. (1996). El tercer descubridor de Cuba. Periódico Granma, La Habana, 27 de septiembre de 1996.
  • Valdés, P. (1914). Catálogo general Zoología Museo cubano "Gundlach". Impr. "Cuba Intelectual", La Habana, 152 pp.
  • Dathe, W.; González, R.M. (2002). Johann Christoph Gundlach (1810-1896). Un naturalista en Cuba. Basilisken Press., Berlín. 245 pp.