Juan París (naskiĝinta en 1759 je Barcelono; mortinta la 10-an de julio 1845 en Santjago de Kubo) estis komponisto kaj pastro en hispana Kubo. Li estis posteulo de Esteban Salas y Castro post ties morto en 1803, transprenante la postenon de la kapelmajstro ĉe la katedralo je Santjago de Cuba.

Juan París
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1759 (1759-01-01)
Morto 10-an de julio 1845 (1845-07-10) (86-jaraĝa)
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Lia elekto kiel Maestro de Capilla post la morto de Salas estis eksterkutima okazaĵo. Origine oni planis instali la komponiston kaj multjaran helpiston de salas Francisco José Hierrezuelo, sed subite aperis alia kandidato, la germano Johannes Nepomuk Götz. Hierrezuelo, kiu supozis intrigon, rezignis sian kandidatecon, kaj Juan París ricevis la postenon.

París estis eksterkutime laborema kaj grava komponisto. Sub lia estrado la preĝejo fariĝis biblioteko, akademio kaj koncertejo, kiu okazigis daŭre diversajn muzikajn eventojn.[1]

Referencoj redakti

  1. Carpentier, Alejo 2001 [1945]. Music in Cuba. Minniapolis MN. p132 et seq.