Juan Sebastián Elcano

Juan Sebastián ELCANOElkano (Getaria, Gipuzko, Hispanio, 1486/1487-Pacifika Oceano, 1526) estis hispana navigisto, kiu unuafoje ĉirkaŭnavigis la Terglobon.[1]

Juan Sebastián Elcano
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1485 (1485-11-30)
en Getaria,  Reĝlando de Kastilio
Morto 4-an de aŭgusto 1526 (1526-08-04) (40-jaraĝa)
en Pacifiko
Mortokialo skorbuto
Lingvoj latina • Archaic Basque • hispanaeŭska
Ŝtataneco Hispanio
Subskribo Juan Sebastián Elcano
Familio
Patro Domingo Sebastián Elcano
Patrino Catalina del Puerto
Frat(in)oj Martin Perez Elcano • Ochoa Martinez de Elcano • Sebastián Elcano • Catalina Elcano • Domingo Elcano • Inés de Elcano • Anton Martin Elcano
Edz(in)o
Amkunulo María Hernández de Hernialde • María de Vidaurreta
Infanoj Domingo de Elcano Fernandez • N. Elcano Vidaurreta
Okupo
Okupo esploristo • seafarer
vdr

La unua provo de vojaĝo ĉirkaŭ la Tero komencis en Sevilo je la 10-a de aŭgusto de 1519, sub la gvidado de Fernando de Magallanes, kun kvin ŝipoj, kaj definitive eliris en la maron je la 20-a de septembro el Sanlúcar de Barrameda, ĉe la elfluo de la rivero Gvadalkiviro.

Magallanes (aŭ Magellano) forpasis dum la vojaĝo, en batalo en Filipinoj, en 1521, kaj Elcano prenis la gvidadon. Post tre peniga navigado, li sukcesis reveni en la Iberan duoninsulon je la 6-a de septembro de 1522, kun nur aliaj 17 supervivantoj.[2]

La hispana reĝo donis al li ŝildon kun la tera globo kun latina motto: "Primus circumdedisti me" (Vi unua ĉirkaŭiris min).

Li mortis en la Pacifika Oceano dum dua provo rondiri la planedon.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti