Juan Tizol (* 22-an de januaro 1900 en San-Juano, Puerto Rico; † 23-an de aprilo 1984 en Inglewood, Kalifornio) estis ĵazmuzikisto.

Juan Tizol
Juan Tizol (1943)
Juan Tizol (1943)
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1900 (1900-01-22)
en Vega Baja
Morto 23-an de aprilo 1984 (1984-04-23) (84-jaraĝa)
en Inglewood
Lingvoj hispanaangla
Ŝtataneco Porto-Riko
Okupo
Okupo komponisto • ĵazmuzikisto
vdr

Vivo kaj aktivecoj redakti

Juan Tizol, laŭ aliaj indikoj naskiĝinta en 1908, ludis valvotrombonon. Tizol iris en 1920 ekde San Juan al Usono, por labori tie kun Marie Lucas ĉe la vaŝingtona teatrejo Howard. Kiam ĉi tiu bando perdis sian regulan dungitecon, Tizol rapide trovis novan laboron ĉe Duke Ellington. Ĉe Ellington li ja ne tiom ofte elpaŝis kiel soloisto kiom liaj kolegoj, tamen lia valvotrombono helpis al Ellington atingi novan sonon de lia orkestro, ĉar pro ĝiaj teknikaj avantaĝoj kompare kun la pli malvigla glittuba trombono Tizol ofte ricevis la notmaterialon de la saksofonistoj. Ankaŭ Ellington fasonis ĝuste por Tizol pasaĵojn, kiuj por glittrombonoj estus ege malfacilaj. Lia sono estus priskribebla kiel milda kaj dolĉa, foje 'dolĉaĉa'.

Tizol mem preskaŭ neniam improvizis, anstataŭe liaj plej gravaj kontribuaĵoj estis tiuj de trombonsekciano kaj tiuj kiel komponisto kaj aranĝisto (ekz. Caravan, Perdido). Li estas aŭdebla sur latinamerik-stilaj diskoj de Ellington, kiun li verkis mem aŭ kune kun Ellington, ekz. Moonlight Fiesta 1935, Caravan 1937, Pyramid 1938, Conga Brava 1940, Bakiff kaj Moon Over Cuba en 1941.

En la jaro 1944 Tizol forlasis Ellingtonon kaj prezentis maloftege kun la bando de Woody Herman, ĝis kiam Harry James dungis lin, kie li ludis sep jarojn. En 1951 Tizol denove iris por mallonga tempo al Ellington. La restan tempon ĝis sia morto en 1984 je Losanĝeleso Tizol laboris por multaj diversaj bandestroj kaj ankaŭ por kantistoj kiel Frank Sinatra kaj Nat „King“ Cole.


Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Juan Tizol » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3518673 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)