Juan de la Cueva de Garoza, nomo tradukebla kiel Johano de la Groto, (Sevilla, 23a de oktobro 1543 - 1612), hispana poeto kaj dramaturgo apartenanta al la Hispana ora epoko.

Juan de la Cueva
Persona informo
Naskonomo Juan de la Cueva de Garoza
Naskiĝo 1-an de januaro 1550 (1550-01-01)
en Sevilo
Morto 1-an de oktobro 1612 (1612-10-01) (62-jaraĝa)
en Sevilo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Subskribo Juan de la Cueva
Profesio
Okupo poeto • verkistodramaturgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis frato de la ĉefdiakono de Guadalajara kaj loĝis en Kuenko, en Kanarioj kaj en Meksiko inter 1574 kaj 1577; je sia reveno al Hispanio li startis sian teatran karieron. Li inspiriĝis en la Romancaro kaj en la grekolatina mitologio kaj adoptis legendajn kaj historiajn temojn, por ekspluati la kastilian patriismon; li rompis la supozitajn aristotelajn unuojn pri ago, tempo kaj loko, pri kio li pioniris parte pri la teatra formulo de Lope de Vega, kvankam li ankoraŭ dividis la verkojn en kvar aktoj.

Li verkis krome dudekkvin sonetojn, diversajn eklogojn, unu elegion, unu sestinon, tri madrigalojn kaj du odojn, kiuj aperas en el kanzonaro Flores de Varia Poesía. Ejemplar Poético verkita ĉirkaŭ 1606 kaj dividita en tri epistoloj, estas poezia manierisma teoriaro en ĉentercetoj. aliaj verkoj estas Viage de Sannio, poemo de literatura kritikaro kie mencias multajn siaepokajn verkistojn; La Muracinda, kio estas eposa parodia rakonto pri revenĝo inter hundoj kaj katoj en senrimaj dekunu-silabaj versoj, la mitologia poemo en oktavoj Llanto de Venus en la muerte de Adonis, la mitologia burleska rakonto en oktavoj Los amores de Marte y Venus. Kolekto el liaj poemoj estis publikita kiel Obras de Juan de la Cueva (Sevilla, 1582) kaj liaj romancoj aperas en Coro Febeo de Romances historiales (1587). Li klopodis ankaŭ la kulturan eposon, per la poemo en dudekkvar kantoj La conquista de la Bética (Sevilla, 1603), kiu rakontas la konkeron de Sevilo fare de Ferdinando la 3-a la Saĝulo.

Konserviĝas krome ĉirkaŭ 14 teatraĵoj en kvar partoj, el kiuj la plej gravaj estas El infamador, kies ĉefrolulo antaŭbildigas la arketipon de la klasika rolulo de Don Juan kaj kiu enkondukas alegoriajn rolulojn, El Saco de Roma, La muerte del Rey Don Sancho, La libertad de España por Bernardo de Carpio kaj la Tragedia de los siete Infantes de Lara. Tiuj kaj aliaj presiĝis en 1583 sub la titolo Primera parte de las tragedias y comedias de Juan de la Cueva (dua parto ne aperis, kvankam li petis permeson por tio). En tiuj verkoj ne klariĝas preciza distingo inter la tragikaj kaj komikaj ĝenroj.

Eksteraj ligiloj redakti