Jud-kristana konceptaro

Jud-kristana konceptaro estas mondkoncepto komuna al judismo kaj kristanismo, kiel monoteismo, kredo en la Biblio, ktp. Malgraŭ tio, ne estas ekzakta difino de tiu "jud-kristana konceptaro", ĝenerale, oni uzas tiun esprimon kiel montro de malaprobo, preskaŭ kiel insulto. Tiu esprimo aperis en 19-a jarcento ĉe ateistoj, socialistoj kaj socialaj reformistoj por indiki la Eŭropan mondkoncepton, komunistoj tro uzis ĝin por indiki burĝankapitalisman konceptaron.

Monumento ĉe la Teksasa Ŝtata Kapitolo prezentanta La Dekologo. La Usona Supera Tribunalo lasis ĝin stari en Van Orden v. Perry (2005).