Juda bolŝevikismo

Juda bolŝevikismojud-bolŝevikismo estas antisemitisma kaj kontraŭkomunisma kalumnio, kiu insinuas, ke la judoj inĝenieris la rusan revolucion kaj havis la ĉefan potencon inter la bolŝevikoj. La simila teorio pri "juda komunismo" pretendas, ke judoj dominis ĉiujn komunismajn movadojn en la mondo. Ĝi similas al la teorio pri "cionisma okupa registaro," kiu asertas, ke judoj regas la mondan politikon.[1] La esprimoj estis uzataj alude al la aserto, ke komunismo estas juda konspiro. Ĝi ofte koincidis kun nekaŝe agresemaj naciismaj tendencoj en la 20-a kaj 21-a jarcentoj.

En Pollando, "jud-bolŝevikismo" estis konata kiel "Żydokomuna" kaj uziĝis kiel antisemita stereotipo.[2]

La esprimo estis la titolo de broŝuro, La juda bolŝevikismo, kaj aktualiĝis post la oktobra revolucio de 1917 en Rusio, kiam ĝi elstare rolis en la propagando de la kontraŭkomunisma blanka movado dum la rusa enlanda milito.

La teorion poste propagandis la Nazia Partio kaj ties usonaj samideanoj.[3][4][5][6]

Referencoj redakti

  1. Alderman 1983.
  2. Krzysztof Szwagrzyk, "Żydzi w kierownictwie UB. Stereotyp czy rzeczywistość?", Biuletyn IPN (11/2005), pp. 37-42
  3. Partridge, Christopher and Ron Geaves. (2007). Antisemitism, conspiracy culture, Christianity, and Islam: the history and contemporary religious significance of the Protocols of the Learned Elders of Zion. En: James R. Lewis kaj Olav Hammer (red.) The Invention of Sacred Tradition. pĝ. 75-95. [Enreta]. Cambridge: Cambridge University Press. Disponebla de: Cambridge Books Online COI:10.1017/CBO9780511488450.005 [Alirita {{daton|12|aprilo|2016]
  4. Frederickson, Kari (1996). “CATHRINE CURTIS AND CONSERVATIVE ISOLATIONIST WOMEN, 1939-1941”, The Historian 58 (4), p. 826. doi:10.1111/j.1540-6563.1996.tb00977.x. 
  5. Glen Jeansonne. (9-a de junio 1997) Women of the Far Right: The Mothers' Movement and World War II, p. 8. ISBN 978-0-226-39589-0.
  6. Laqueur, Walter Ze'ev. (1965-01-01) Russia and Germany, p. 105. ISBN 9781412833547.