Judit Benkő
BENKŐ Judit (benkoe:) estas rumania hungara muzikologo, televid- kaj radiĵurnalistino naskita en Kluĵo la 8-an de marto 1959. Ŝi estas la filino de muzikhistoriisto András Benkő.
Judit Benkő | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de marto 1959 (65-jaraĝa) |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Familio | |
Patro | András Benkő |
Okupo | |
Okupo | muzikologo • prezentisto |
Kariero redakti
Judit Benkő diplomiĝis pri muzikologio en 1982 en la Muzika Altlernejo de Kluĵo, ŝi instruis ĝis 1989 en Miercurea Ciuc, kie ŝi gvidis altnivelan infanĥoron. De 1990 ŝi estis interna kunlaborantino de tv. kaj radio de Kluĵo. De 1995 ŝi estas redaktorino pri muziko de radio de Kluĵo.
Libro redakti
- Benkő Judit: Albert Annamária vivkariera intervjuo, KOMP – PRESS KIADÓ, 2012.
Fonto redakti
- Erdélyi magyar ki kicsoda, 2010.