Judit Lénárd
Judit Lénárd, laŭ hungarlingve kutima nomordo Lénárd Judit estis hungara aktoro, televidparolisto, prezentisto. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Echter Tiborné.
Judit Lénárd | |
---|---|
Judit Lénárd en 1967 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 10-an de februaro 1928 en Cluj (Rumanio) |
Morto | la 2-an de junio 1970 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro • anoncisto • prezentisto |
Judit Lénárd[1] naskiĝis la 10-an de februaro 1928 en Cluj (Rumanio), ŝi mortis la 2-an de junio 1970 en Budapeŝto (Hungario).
Biografio redakti
Judit Lénárd apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Ŝi akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1950. Ŝia ĉefinstruisto estis Zsuzsa Simon. Ŝi estis aktoro laŭvice inter 1950-1960 en Armea Teatro, Teatro Csokonai (Debrecen), Teatro Kisfaludy (Győr), Teatro Petőfi (Budapeŝto). Ekde 1960 ĝis sia morto ŝi laboris en la Hungara Televizio kiel televidparolisto. Post 4 jaroj ŝi estis ankaŭ prezentisto pri kelkaj konstantaj programoj. Ŝi ricevis mortmalsanon, tial ŝi mortigis sin. Ŝia geedziĝo fiaskis, ŝi edukis sola sian filinon.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti
- William Shakespeare: Somermeznokta sonĝo - Hippolyta
- Mihály Csokonai Vitéz: Kultura - Petronella
- József Katona: Bánk bán - Gertudis
- Friedrich Schiller: Don Carlos - Mondecar
- Edmond Rostand: A sasfiók - kortega damo
- Harriet Beecher Stowe: Tamás bátya kunyhója - Eliza