Judith von Schweinfurt

Judith von Schweinfurt, (ĉeĥe Guta nebo Jitka ze Svinibrodu), naskiĝis antaŭ j. 1003, mortis la 2-an de aŭgusto 1058, ĉeĥa princino, edzino de Břetislav la 1-a, filino de Henriko la 1-a, margrafo de Nordgau el la gento Babenberg.

Judith von Schweinfurt
Persona informo
Judith von Schweinfurt
Naskiĝo ĉ. 1003
en Ŝvajnfurto
Morto 2-an de aŭgusto 1058 (1058-08-02)
en Znojmo,  Margraflando Moravio
Tombo Katedralo de sankta Vito vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Luitpoldings vd
Patro Henry of Schweinfurt vd
Patrino Gerberga vd
Gefratoj Otto III • Burchard I of Halberstadt • Henry I of Schweinfurt • Eilika of Schweinfurt vd
Edz(in)o Břetislav la 1-a
Infanoj Spytihněv la 2-aVratislav la 2-aKonrado la 1-a • Otto I of Olomouc • Jaromír vd
Profesio
Okupo nereganta reĝino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pri ŝia infanaĝo ni scias nenion. Post la morto de ŝia patro en la jaro 1017 ŝi estis edukata en la familia monaĥejo en Schweinfurt. En la jaro 1021 forkondukis ŝin perforte Břetislav la 1-a, posta ĉeĥa princo. En la jaro 1029 en Olomouc ŝi edziniĝis al li. Dum sekvantaj jaroj venis kvin filoj:

Post la morto de Břetislav la 1-a Guta estis forpelita de sia ekreganta filo Spytihněv. La reston de sia vivo ŝi pasigis ekzile en Hungario. Ŝi mortis la 2-an de aŭgusto 1058. Ŝi estas entombigita en la templo de s. Vito en Praga burgo.

Laŭ legendo, Judith von Schweinfurt edziniĝis en Hungario al Petro Orseolo. Tiu tamen mortis jam 1046.

Fontoj redakti

  • Hora, Petr.: Toulky českou minulostí I., 1985
  • Čornej, Petr: Evropa králů a císařů

Eksteraj ligiloj redakti