Juho Kusti Paasikivi

finna politikisto, inter 1946 kaj 1956 la prezidanto de Finnlando

Juho Kusti PAASIKIVI [ˈjuhɔ ˈkusti ˈpɑːsikivi] (naskiĝis la 27-an de novembro 1870 en Hämeenkoski (Suda Finnlando), mortis la 14-an de decembro 1956 en Helsinko, nomo ĝis 1885 svede Johan Gustav Hellsten) estis finna politikisto. Li dufoje estis ĉefministro de Finnlando: unuafoje de la 27-a de majo 1918 ĝis la 26-a de novembro 1918 kaj duafoje de la 17-a de novembro 1944 ĝis la 26-a de majo 1946. Sekve, de 1946 ĝis 1956 li estis la ŝtata prezidanto de Finnlando.

Juho Kusti Paasikivi
finnlanda politikisto
en 1948
en 1948
Persona informo
Juho Kusti Paasikivi
Naskonomo Johan Gustaf Hellstén
Naskiĝo 27-an de novembro 1870
en Hämeenkoski (Suda Finnlando)
Morto 14-an de decembro 1956 (1956-12-14)
en Helsinko
Tombo Tombejo Hietaniemi vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj finnasvedafrancagermanarusa vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Alma mater Imperial Alexander University • Helsinki Normal Lyceum vd
Partio Nacia Koalicio • Finna Partio vd
Subskribo Juho Kusti Paasikivi
Familio
Patro Aukusti Hellsten vd
Patrino Karoliina Vilhelmiina vd
Edz(in)o Alli Paasikivi • Anna Paasikivi vd
Infanoj Annikki Paasikivi vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatoadvokato • bankisto vd
Aktiva en Helsinko vd
Ĉefministro de Finnlando
Dum 1918
Antaŭulo Pehr Evind Svinhufvud
Sekvanto Lauri Ingman
2-a periodo
Dum 1944–1946
Antaŭulo Urho Castrén
Sekvanto Mauno Pekkala
Prezidanto de Finnlando
Dum 1946–1956
Antaŭulo Carl Gustaf Emil Mannerheim
Sekvanto Urho Kekkonen
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Juho Paasikivi jam frue partoprenis en la politika vivo de Finnlando. Jam antaŭ la Unua Mondmilito li estis membro en la parlamento de la lando, kiu tiam enestas en la Rusian Imperion. En 1918 li estis ĉefministro de la sendependiĝinta ŝtato kaj ambasadoro de Finnlando en Svedio inter la jaroj 1936 kaj 1939, kie li reprezentis la tiel nomatan "skandinavian orientiĝon" de la tiama finna politiko. Li estis la gvidanto de la finna delegacio en la pripacaj traktatoj kun la Sovetunio en la estona urbo Tartu en 1920 kaj ankaŭ partoprenis en pliaj traktatoj kun reprezentantoj de Sovetunio: en aŭtuno 1939 antaŭ la Vintra milito kaj en la traktatoj pri armistico en printempo 1944. Post la demisio de la ĝis-tiama prezidento Gustaf Mannerheim en 1946 la tiama ĉefministro Juho Paasikivi transprenis la oficon de prezidento kaj plenumis tiun oficon ĝis sia morto en 1956. Kiel politikisto li reprezentis linion de interkonciliĝo kun Sovetunio (kiun liaj kontraŭantoj nomis "servuteco al Sovetunio") – tiu politiko certigis "limigitan ŝtatan suverenecon" de Finnlando.

 
Iama finna 10-marka monbileto el 1980. Prezidento J. K. Paasikivi bildaperas en la bileto.

Vidu ankaŭ redakti