La Jukatana Markolo estas mara malvastejo inter Jukatano (okcidente) kaj Kubo (oriente). Ĝi ligas la Meksikan Golfon kaj la Kariban Maron, du golfojn de Atlantiko.

Jukatana Markolo

La larĝo de la markolo inter Kubo kaj Jukatano estas 217 km. Ĉar ambaŭflanke la tero formas pintajn kabojn, ĝi kvazaŭ ne havas longon. Proksime de ĝia jukatana rando situas urbo Cancún.