Félix Jules MÉLINE (20-an de majo 1838 en Remiremont - 21-an de decembro 1925 en Parizo) estis franca politikisto kaj ĉefministro de Francio inter 1896 kaj 1898.

Jules Méline
Persona informo
Jules Méline
Naskiĝo 20-an de majo 1838 (1838-05-20)
en Remiremont
Morto 21-an de decembro 1925 (1925-12-21) (87-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Partio Democratic Republican Alliance vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jules Méline

Li studis juron, li iĝis deputito en 1872 kaj li estis en 1879 mallongtempe sub-sekretario por ministro pri internaj aferoj. Li iĝis en 1880 gvidanta porparolanto de la partio, kiu favoris protektadon de la franca industrio kaj li havis gravan rolon en la kreado de la protektismaj leĝoj de 1890-1902. Inter 1883 kaj 1885, Méline estis ministro pri agrikulturo, en 1888-1889 li estis prezidanto de la Ĉambro de la Deputitoj. Li iĝis en 1896 ĉefministro kaj ministro pri agrikulturo, kiujn oficojn li forlasis en 1898.

Li redaktis iutempe La République francaise kaj post sia retiriĝo el la politiko li verkis Le Retour de la terre et la surproduction industrielle, tout en faveur de l'agriculture (1905).

La enkonduko de la franca protektisma mezuro (dogantarifoj) de 1892 estas nomata post li, kiel Méline-tarifo.

Literaturo redakti

  • Félix Jules Méline: Le Retour de la terre et Ia surproduction industrielle, tout en faveur de l'agriculture (1905)