Jules MARCOU (20-a de aprilo 1824 – 17-a de aprilo 1898) estis geologo franca-usona-svisa. Li verkis la unuan geologian mapon de la tuta teritorio de Usono kaj geologian mapon de la tuta mondo. Li havis multe da malamikoj ene de la geologaro pro sia malfacila karaktero.

Jules Marcou
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aprilo 1824 (1824-04-20)
en Salins-les-Bains, Jura
Morto 17-an de aprilo 1898 (1898-04-17) (73-jaraĝa)
en Kembriĝo, Masaĉusetso
Tombo tombejo Mount Auburn
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo geologo • universitata instruisto
vdr

Junaĝo kaj lernperiodo redakti

Li naskiĝis en Salins-les-Bains, en la franca departemento Jura, kie sia patro estis oficisto de la urbo.

Dum lia studperiodo en Besançon kaj ĉe la collège Saint-Louis, en Parizo, li ofte malsaniĝis kaj ne sukcesis trapasi la ekzamenojn. 21-jaraĝa li konatiĝis kun Jules Thurmann (1804-1855), Louis Agassiz kaj Jean Deluc.

Laboroj kaj privata vivo redakti

Li laboris kun Jules Thurmann pri la geologio de la montoj de Ĵuraso. En 1846 kaj en 1847, li laboris kun Gabriel Delafosse ĉe la Sorbonne, kaj poste kun Louis Cordier ĉe la Muséum national d'histoire naturelle. En januaro 1848, li foriris al Ameriko kiel vaga geologo nome de Jardin des plantes, laŭ la instigo de Louis Cordier. La sekvanta jaro li retrovis Louis Agassiz en Boston, kaj ili kune kun eksploris la regionon de la Grandaj Lagoj.

Li edziĝis en 1850 kun Jane, filino de la historiisto Jeremy Belknap, ŝi donis al li financan bonegan situacion. Tiu fakto permesis al li multajn geologiajn eksploradojn tra Ameriko kaj Panamo, malgraŭ ke li malsaniĝis plurfoje.

En 1856 li iĝis profesoro pri geologio kaj paleontologio de École polytechnique fédérale de Zurich, kiun li demisiis post 2 jaroj pro sanproblemo.

Post restado en Salins, li reiris al Usono en 1860, kaj iĝis ano de American Academy of Arts and Sciences en 1861. Li denove esploradis eĉ tra la plej danĝeraj regionoj dum Usona Enlanda Milito.

De 1864 ĝis 1881, li iris kaj reiris de Francio al Usono. De 1881, li vivis sole en Usono, apud Boston.

Li ricevis la Honoran Legion, danke al sia amiko Louis Pasteur en 1867.

Li estis ankaŭ amiko de Joachim Barrande.

Eksteraj ligiloj redakti

en la franca lingvo :