Jules Rimet (naskiĝis la 14-an de oktobro 1873, mortis la 16-an de oktobro 1956) estis prezidanto de la Francia Futbala Federacio de 1919 ĝis 1945 kaj de FIFA de 1921 ĝis 1954.

Jules Rimet
Persona informo
Naskonomo Jules Ernest Séraphin Valentin Rimet
Naskiĝo 14-an de oktobro 1873 (1873-10-14)
en Theuley, Haute-Saône
Morto 16-an de oktobro 1956 (1956-10-16) (83-jaraĝa)
en Suresnes, Francilio
Tombo Pariza tombejo de Bagneux
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Établissement La Rochefoucauld
Subskribo Jules Rimet
Okupo
Okupo advokato • sporta administristo
vdr

Rimet naskiĝis en Theuley-les Lavoncourt en Francio.

Pro iniciato de Rimet, la unua Futbala Mondpokalo okazis en 1930. La Pokalo Jules Rimet estis nomita honore al li.

Li mortis en Suresnes en Francio.