Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Jules VERSTRAETEN [ĵil verstrate] (naskiĝis la 22-an de januaro 1915, mortis la 17-an de septembro 2007) estis flandra esperantisto. Li lernis Esperanton, kiam li estis militkaptito en Aŭstrio dum la dua mondmilito. Ekaktivis en la antverpena Esperanto-grupo La Verda Stelo en 1950 kiel sekretario, kaj en la Reĝa Belga Ligo Esperantista kiel administranto. En 1957 li ricevis la arĝentan medalon Pro merito de la antverpena Esperanto-grupo. Li estis LKK-ano de la 45-a UK en Bruselo en 1960 kaj vicprezidanto de la nova Belga Esperanto-Federacio ekde ĝia fondiĝo en 1960, redaktoro-respondeculo de la antverpena revuo Esperanto-novaĵoj de 1963 ĝis decembro 1979. Verstraeten estis prezidanto de la antverpena Esperanto-grupo La Verda Stelo en 1969 kaj 1970, kiam li iĝis honora prezidanto de la grupo.

Jules Verstraeten

Esperanto-aktivulo
Persona informo
Naskiĝo 1915
en Antverpeno
Morto 2007
en Antverpeno
Lingvoj Esperantonederlanda
Nacieco flandro
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo esperantistokomercisto
Esperanto
Verkis en Esperanto Historio de la Esperanto-grupo "La Verda Stelo"
vdr

En 1982 Jules Verstraeten verkis la historion de la Esperanto-grupo, kiu eldoniĝis sub la titolo Historio de la Esperanto-grupo La Verda Stelo 1957-1982.

Pro liaj multegaj meritoj en la Esperanto-movado kaj precipe en Antverpeno, oni honore al li starigis fonduson por la subtenado kaj plibeligado de la iama Esperanto-domo de Antverpeno. En Codji, Benino, estis inaŭgurita Lernejo Jules Verstraeten kiel esprimo de danko pro lia multjara financa subteno.

Bildaro redakti

Referencoj redakti