Julia Brystiger

pola aktivulo

Julia Brystiger el domo Prajs, konata kiel Sanga Luna (naskiĝis la 25-an de novembro 1902 en Stryj (Lviva provinco), mortis la 9-an de oktobro 1975 en Varsovio) – doktoro pri filozofio, membrino de komunistaj partioj kaj Pola Unuiĝinta Laborista Partio, funkciunulino de sekurecaj regopovoj en Pola Popola Respubliko, direktorino de la 5-a kaj 3-a Departementoj de Ministerio pri Publika Sekureco, redaktorino en Ŝtata Eldona Instituto (PIW), prokuristino de Centra Buroo de Polaj Komunistoj en 1944.

Julia Brystiger
Persona informo
Julia Brystiger
Naskonomo Julia Prajs
Naskiĝo 25-an de novembro 1902 (1902-11-25)
en Strij
Morto 9-an de novembro 1975 (1975-11-09) (72-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Armea Tombejo Powązki vd
Etno judoj vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco PollandoSovetunio vd
Alma mater Faculty of Humanities at the Jan Kazimierz University in Lviv vd
Partio Pola Partio Laborista • Pola Unuiĝinta Laborista Partio • Communist Party of Western Ukraine • Komunista Partio de Pollando vd
Familio
Infanoj Michał Bristiger vd
Profesio
Okupo historiistopolitikistopedagogo vd
Laborkampo politikopedagogiopolitika scienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Infaneco kaj juneco en Lvovo

Filino de Hermann Preiss, magistro de farmacio en Stryj kaj Berta el Salzerbergoj – la filino de Marjem kaj Izaak, bienulo en Nowe Sioło (Lviva provinco). En 1920 finis gimnazion en Lvovo, kaj en 1926 historiajn studojn en Humanista Fakultato de Lviva Universitato je la nomo al Johano la 2-a Kazimiro, doktorecon pri Mikołaj Lasocki defendis en 1926 sub gvido de profesoro Jan Ptaśnik. Poste daŭrigis sciencajn studojn en Parizo. En 1928 pasis pedagogian ekzamenon. En la jaroj 1928–1929 laboris kiel instruistino pri historio en gimnazio de C. Epstein en Vilno kaj juda instruista seminario de Kultur-Kleriga Societo "Tarbut".

Familio redakti

De 1920 edzino de cionista aktivulo Natan Brystygier (mortis en 1930). Patrino de muzikologo Michał Bristiger.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Jan Żaryn, BEP, Córka marnotrawna, czyli Luna w Laskach (Erarinta filino aŭ Luna en Laski), Biuletyn Instytutu Pamięci Narodowej (Bulteno de Instituto pri Nacia Memoro), 11(58) novembro 2005
  • Słownik biograficzny działaczy polskiego ruchu robotniczego (Biografia vortaro de aktivuloj de la pola laborista movado), 1-a volumo, suplemento, Warszawa 1985.
  • Sławomir Koper, Kobiety władzy PRL (Virinoj de la rego en Pola Popola Respubliko). Warszawa 2012.
  • Iwona Kienzler, Krwawa Luna i inni (Sanga Luna kaj aliaj)
  • Patrycja Bukalska, "Krwawa Luna", 2016.
  • Krwawa Luna. Wyroki piszę zielonym atramentem. Prawdziwa historia Julii Brystygierowej. Z Patrycją Bukalską, autorką książki „Krwawa Luna” rozmawia Magdalena Kicińska (Verdiktojn mi skribas per la verda inko. La vera historio de Julia Brystygier. Kun Patrycja Brukalska , aŭtorino de la libro "Sanga Luna" interparolas Magdalena Kicińska), en „Duży Format” (aldonaĵo al "Gazeta Wyborcza"), 24-a de oktobro 2016, p. 6–8.