Julie Newmar

usona aktoro

Julie NEWMAR estas artnomo de Julia Chalene Newmeyer (naskita 1933) usona aktorino, dancistino, kantistino, dezegnisto de subvestoj kaj granda posedantino de konstruaĵoj.

Julie Newmar
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1933 (1933-08-16) (90-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater John Marshall High School vd
Profesio
Okupo kantisto • entreprenisto • dancisto • teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro • voĉaktoro • modelo vd
Aktiva dum 1952– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi komencis komencis sian karieron kiel baledistino. Ŝi estis ĉefa baledistino de Los Angeles Opera kiam ĝi estis nur 17-jaraĝa. Julie ankaŭ aktoris en teatro.

Newmar debutis en kino kiel ekstra dancistino per She's Working Her Way Through College en 1952. Ŝi daŭrigis sian kinan karieron per nelistigitaj ekstraj roloj en Just for You , Call Me Madam, Serpent of the Nile, The Farmer Takes a Wife, The Band Wagon. Ŝia nomo aperis listigita unuafoje en Slaves of Babylon (1953) kaj sia unua noma rolo estis en Seven Brides for Seven Brothers (1954). Newmar ekis karieron en televido per The Phil Silvers Show en 1957. Ŝi finis la 1950-ajn jarojn per partopreno en kinaj komedioj Li'l Abner kaj The Rookie en 1959.

Newmar kun Bob Cummings en My Living Doll (1964).

Ŝia unua grava rolo en kino estas en la filma versio de The Marriage-Go-Round en 1961. En 1960-aj jaroj ŝi ankaŭ partoprenis televidseriojn kiel The Defenders, The Twilight Zone, The Beverly Hillbillies, Batman kiel la Catwoman, The Monkees, Star Trek, Get Smart, It Takes a Thief, krom kinfilmojn For Love or Money, Mackenna's Gold kaj The Maltese Bippy.

Ŝi aperis en Playboy en 1969.

Dum 1970-aj kaj 1980-aj jaroj ŝi aperis en televidaĵoj The Feminist and the Fuzz, Bewitched, Love, American Style, Columbo, McMillan & Wife, The Bionic Woman, The Love Boat, CHiPs, Fantasy Island, Hart to Hart inter aliaj krom kinfilmoj kiel Streetwalkin', Deep Space kaj Ghosts Can't Do It.

Ŝi estis omaĝita en titolo de filmo To Wong Foo, Thanks for Everything! Julie Newmar (1995).

En la fino de 20-a jardeko Julie Newmar aktoris en kinfilmoj Oblivion 2: Backlash kaj If... Dog... Rabbit krom en televidserio Maggie; kaj en la komenco de 21-a jarcento ŝi partoprenis en televidserioj According to Jim kaj voĉe en Batman: The Brave and the Bold. Ŝiaj lastaj laboroj estis kiel voĉaktorino en Batman: Return of the Caped Crusaders kaj Batman vs. Two-Face (2017).