Julio Cezaro (literaturo)

teatraĵo far Vilhelmo Ŝekspiro

Julio Cezaro estas tragedio de Shakespeare. Ĝi rakontas la historion de Julio Cezaro kaj lia ambicio iĝi imperiestro de Romo. Kvankam multaj personoj lin konsideras la unuan imperiestron roman, estis lia nevo kaj heredulo Octavio, poste nomita Aŭgusto, kiu estis la unua imperiestro kun tiu titolo.

The Tragedie of Ivlivs Ceasar
dramatic work
Aŭtoroj
Aŭtoro William Shakespeare
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Ĝenro tragedio
vdr
La falo de Cezaro

La rakonto de Shakespeare rakontas pri la vivo de Cezaro kaj pri liaj sukcesoj militaj, ekde lia morto, ĝis kiam li estas mortigita de rivaloj politikaj kiuj timis ke Cezaro sin igus reĝon, vorto malŝatita en la Romia respubliko. La tragedio iĝis tiel popola ke senmortiĝis multe da esprimoj, kiel "Tio estas greka por mi", kiu en la angla signifas "Tio estas malkomprenebla por mi", kaj ankaŭ senmortiĝis la lokucio de Cezaro: "Et tu, Brute", kiu signifas "Kaj vi, Bruto", dirita antaŭ ol morti, kiam li komprenas ke lia nevo Bruto, kiu estis kiel filo por li, estas unu de liaj mortuloj. La lokucion nune oni uzas por reprezenti la plej grandan perfidon, kaj ankaŭ kiam oni estas perfidita de siaj amikoj.

El la angla al Esperanto tradukis ĝin Daniel Henry Lambert (Londono: Brita Esperantista Asocio, 1906, 86 paĝoj).

Citaĵo
 La tradukinto nenian penadon ŝparadas, por ĝuste kompreni la sencon, nek por esprimi ĝin per konvene elektitaj vortoj kunligitaj en belsona ritmo. 
— Alfred Edward Wackrill en "British Esperantist", 1906, paĝo 90.

Julio Cezaro en aliaj lingvoj redakti

Esperanto redakti

La dramon de Ŝekspiro esperantigis Daniel Henry Lambert

Svahila redakti

La dramon ankaŭ svahiligis la unua prezidanto de Tanzanio, Julius Nyerere.

Eksteraj Ligiloj redakti