Julius Mařák (naskiĝis la 29-an de marto 1832 en Litomyšl - mortis la 8-an de oktobro 1899 en Prago) estis ĉeĥa pentristo kaj grafikisto. Li verkis en stilo de malfrua romantismo influita de idealoj de la epoko de ĉeĥa nacia renaskiĝo.

Julius Mařák
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1832 (1832-03-29)
en Litomyšl
Morto 8-an de oktobro 1899 (1899-10-08) (67-jaraĝa)
en Smíchov
Tombo tombejo de Vyšehrad
Lingvoj ĉeĥa
Alma mater Academy of Fine Arts, Prague
Familio
Infano Pepa Mařáková
Okupo
Okupo pentristo • grafikisto • universitata instruisto • instruisto • grafikartisto • desegnisto
vdr

Li naskiĝis en Litomyšl, pli poste li studis pentroarton en Akakademio de figuraj artoj en Prago kaj en Akademio en Munkeno. De tie li foriris al Vieno, kie li instruis en nobelaj kaj urbanaj familioj desegnoarton. Li desegnis ankaŭ por gazetoj Waldheims illustrierte Monatshefte, Über Land und Meer, Květy, Světozor.

Ekde 1887 li estis profesoro en Akademio de figuraj artoj en Prago.

Mařák estis precipe bonega desegnisto. La unuaj sukcesojn li havis pro siaj desegnaĵoj de arbaraj internaĵoj, kiel unusola pejzaĝisto li grave engaĝiĝis en generacio de Nacia teatro kaj kreis por ili bildojn de elstaraj lokoj de ĉeĥa historio en spirito de romantikaj ideoj de la nacia renaskiĝo. Ĉe romantika koncepto pri la pejzaĝo li restis, kvankam li montris komprenon por revoluciaj postsekvoj de pejzaĝa pentrado ĉe siaj disĉiploj. Lia plej fama lernanto estis Antonín Slavíček.