Julo estas festo kiu originas el okcidenta Eŭropo kaj koincidas kun la vintra solstico. En multaj landoj, ĝi estis anstataŭita de Kristnasko sed la nomo plu ekzistas en nordeŭropaj landoj.

Julo
festo
Speco Pagana
Solenoj Religiaj servoj
Kutimoj kaj tradicioj Preĝoj, tutnokta maldormado (preskaŭ eksplicite orientaj tradicioj)
Koneksas  kun Kristnasko
vdr

Origino kaj festo redakti

 
Rado de la jaro

Ĝis tre freŝtempe, Julo daŭris pli ol unu tagon (ĉirkaŭ 13 tagojn) sed pratempe, laŭ la pratempa monatosistemo, ĝi daŭris plenan monaton. Nuntempe ĝi daŭras nur 2 tagojn: la 24-an kaj 25-an de decembro. En Finnlando, »Juletoj« ankoraŭ ekzistas — malgrandaj Juloj dum diversaj tagoj dum la monato. Ĝis freŝtempe, Julo estis nur kiel festo kaj oni ne donacis.

La homoj festas pri la mezvintro por forpuŝi malĝojecon, kaj pratempe por festi la diojn: Oni drinkas, kantas, dancas, kaj manĝas multe la buĉitojn de la aŭtuno. La homoj manĝas viandon: kolbasojn, gelatenecajn cerbojn, stomakojn kaj aliajn internaĵojn ktp.

Pratempe la homoj ŝparis sian monon dum la tuta jaro por aĉeti spicojn kaj luksomanĝojn (ĉefe cinamon, safranon, kariofilon, sukeron, kardamomon, kaj blankan farunon) al la Julfesto, kiujn ili nemanĝis dum la aliaj monatoj. Do ĉi tiaj spicoj ankoraŭ nuntempe preskaŭ nur uziĝas en la Julmanĝoj: varmita vino enhavas tiajn spicojn, kolbasoj enhavas kariofilon, panoj kaj kuketoj havas sukeron, cinamon, safranon kaj kardamomon. Eĉ oranĝofruktoj estas pikitaj kaj ornamentaj per kariofiloj. La Julmanĝoj estas unu el la plej bongustaj festaj manĝoj sed kun konservitaj viandoj do la spicoj plibonigas la gustojn.

La tradiciaj ornamentoj estas: manĝo (ornamitaj panoj, kaj sekigitaj keksoj, kiuj pendas kaj kiujn oni poste manĝas), branĉoj, musko, sekigitaj fungoj kaj terpomoj (ili nuntempe estas el plastoj), kaj fojno. Eĉ nuntempe oni plektas la fojnon por krei formojn kiel bestojn kaj stelojn. La Julkoloroj estas verda kaj arĝenta (blanka). Julo ne estis pri donaci, ĉar oni ne havis ion por donaci.

Post kiam Julo iĝis donacokazo, la familio donis novan vestaĵon unu al la alia. Plentempe ĝis ĉirkaŭ la 1940-a jardeko, ĉiuj nordeŭropaj landoj estis malriĉegaj, do oni ne ricevis multajn donacojn.

Kun Julo estas multaj tradicioj kiuj havas ligon kun la pratempa religio. Ekzemple, la »Julkapro« estas fikapro de la dioj kiu venas hejmojn kaj donacas, aŭ manĝas kaj drinkas (samtempe, timigas la infanojn por ilin bonigi tra la sekva jaro. Jes, drinkas, ne trinkas!). Oni ankaŭ donis avensupon al la koboldoj kiuj loĝas en la ĉevalejo, ĝardeno, domo ktp. por certigi ke ili ne malbonfaros kaj malafablos dum la sekva jaro. La aktuala Julavo, Julpaĉjo, Avo Frosto aŭ kristnaska »donaculo« kiu vojaĝas de hejmo al hejmo kaj manĝas kuketojn kaj lakton devenas de ĉi tradicioj. La kristanoj ne ŝatis ke Julo estis pri la prareligio, do oni ŝanĝis ĉion por resignifi la feston al Kristo ktp. Do la kapro iĝis al dieca homo, inter aliaj aferoj. Simila afero okazis pri Pasko, kiu vere venas el pratempa festo al la malaŭtuno, malvintro kaj dioj ktp. Ĝis ĉirkaŭ la 1950-dekjaro, la kapro ankoraŭ ekzistis plene en nordeŭropaj julaĵoj kaj homoj eĉ vestiĝis kiel kaproj. Tamen nuntempe, oni preskaŭ neniam uzas ilin (nur la koboldoj restas) kaj kaproj restas nur kiel ornamaĵoj.

Antaŭtempe, la kapro ĵetis donacojn tra malferma pordo aŭ fenestro por timigi la infanojn. Igis klak-sonon kiam batis kontraŭ io. Tial nomiĝas »Juldonaco« en la skandinava lingvo, »Julklako«. Nuntempe tia afero ne okazas, sed la Islandanoj ankoraŭ tenas la fenestrojn malferme kaj metas la ŝuojn tien ĉe la fenestrobreto por ricevi donacojn. La usona tradicio pendi ŝtrumpojn por ricevi donacojn kredinde venis el simila afero.

La Feroa insularo kaj Islando pli tradicias kaj havas kelkajn aliajn tradiciojn. Ekzemple, eĉ nuntempe en Islando loĝas »Julkato«, kaj Julkoboldestro kiu manĝas infanojn. Islande ankoraŭ nuntempe plene ekzistas la Julkoboldoj, kiuj ekzemple, estigas ventetojn kaj manĝas restmanĝojn en onia domo. Skandinavie, la koboldoj estas preskaŭ nur ornamaĵoj, kaj bildoj de poŝtkartoj kaj ne vere envenas la tradiciojn.

Ankoraŭ nuntempe Islande estas »Þorrablót« (manĝfesto al la dio »Torri«), kiu pli similas la pratempan Julon, kompare ol Kristnasko kaj la nuntempa Julo skandinavie. Freŝtempe ĝin rekreis islandanoj, por revivigi la manĝkutimon pri pratempaj kaj tradiciaj manĝoj (ĉar tio ŝparas monon kaj treege pli sanigas ol nuntempaj eŭropaj manĝoj, kiel sukero, seninternaĵaj viandoj kaj blanka faruno.)

Julo en novpaganismo redakti

Julo kiel ĝin festas Vikanoj redakti

Julo estas unu el la malpligrandaj Vikaj festoj. Ĝi estas festata kiel festo de lumo naskiĝanta el mallumo, kaj oni interŝanĝas donacojn.

Julo laŭ vikana mitologio redakti

Julo estas la festo de la renaskiĝo de la Lumdio el la korpo de la Diino.

Julo en ateistaj familioj redakti

En familioj sen religio, laikaj aŭ ateismaj, Julo povas esti same grava, sen rilato kun la naskiĝo de Kristo (kiu cetere okazis la 7an de januaro en Rusujo pro la Gregoria kalendaro.)

Ĝi estas same familia festo, en rilato kun la naturo (vintra solstico), ĝi okazas dum la vintraj lernejaj ferioj kaj montras apartan poezion por infanoj.

Por junaj infanoj, estas pli facile elparoli "ornami Jularbon", "la Jultago", "la Julmanĝo", "Julvespero", "ricevi Juldonacojn", "Julavo" (Avo Frosto, en Rusujo) ks.

Vidu ankaŭ redakti