Junana paradoksornito

La Junana paradoksornito, Paradoxornis ricketti, estas specio de birdo de la familio de Timaliedoj lastatempe trapasita al la familio de Silviedoj aŭ de Paradoksornitedoj, en la tipa genro de ParadoxornisParadoksornitoj, karakteraj pro bekoj similaj al tiuj de psitakoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Junana paradoksornito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Paradoxornis
Specio: P. ricketti'
Paradoxornis ricketti
(Rothschild, 1922)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas kiel endemio en Ĉinio, kiu reproduktiĝas nur en nordokcidenta Junano, kio nomigas la specion.

Tiu malgranda 10 cm longa orientalisa specio estas ofte konsiderata samspecifa ĉu kun la Bruna paradoksornito, Paradoxornis brunneus, ĉu kun la Violgorĝa paradoksornito, Paradoxornis webbianus. Ties kutimaro estis priskribita kiel simila al tiu de la Violgorĝa paradoksornito . [1].

Ĝi estas ruĝecbruna supre kaj helgrizbruna sube.

Referencoj redakti

  • Robson, C. (2007). Family Paradoxornithidae (Parrotbills) Pp. 292 - 321 in; del Hoyo, J., Elliott, A. & Christie, D.A. eds. Handbook of the Birds of the World, Vol. 12. Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions, Barcelona.