Junono (latine: Juno) estis la edzino de Jupitero. Simila al Hera de la greka panteono, ŝi estis la reĝino de la romiaj dioj. Simila al Hera, kiu ĵaluzas pri la malfidela Zeŭso, Junono ĵaluzas pri la malfidela Jupitero. Junono estis la protektanto kaj konsilanto de la Romia Ŝtato. Junonon kultis precipe la virinoj. Ŝia festivalo nomiĝis Matronalia (de la matronoj).

Junono
Originala nomo IVNO
Sekso ina
Eble sama Hera, Uni, Lucino, Juno Sospita
Familio
Patro Saturno
Edzo/Edzino Jupitero
Infanoj Marso, Vulkano, Juventa, Belona
vdr
Junono
romia dio • diino
Informoj
Eble sama Hera • Uni • Lucino • Juno Sospita
Sekso ina
Patro Saturno
Gefratoj JupiteroVestaPlutonoNeptunoCereso
Edzo/Edzino Jupitero
Infanoj MarsoVulkano • Juventa • Belona
vdr
"Reĝino Juno" sur monero

Laŭ Francisko Azorín Junona estis Roma diino -simila al la greka Hera-, fratedzino de Jupitro, reprezentita ikonografie per majesta virino kun reĝa diademo.[1] Li indikas etimologion el la latina Juno, Junonis, propra latina nomo de diino.[2]

Kiel ĉefdiino, Junono donis sian nomon al la monato Junio.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 95-96.
  2. Azorín, samloke, paĝo 95.