La junulino de Yde estas marĉomumio trovita proksime al la vilaĝo Yde en la marĉoj de Stijfveen, Nederlando. Ŝi estis malkovrita la 12-an de majo 1897 en escepte bona stato, ĉefe ŝia hararo. Sed pasis du semajnoj antaŭ ol la korpo estis sendita al la aŭtoritatoj kaj dum tiu tempo ĝi estis multe difektita.

Junulino de Yde
La trovejo
La junulino

La esploroj per la metodo karbono 14 montris ke la junulino mortis inter la jaroj -54 kaj 128, kiam ŝi estis ĉirkaŭ 16-jaraĝa. Ŝi havis longajn bondojn, iom rufajn harojn, sed parto de ŝia kranio eble estis razita antaŭ la ekzekuto[1]. La tomografio montris, ke la junulino suferis pro skoliozo.

La korpo estis volvita en lana mantelo kaj portis ŝnureton kun penduma nodo ĉirkaŭ la kolo. Pro tio oni supozis, ke ŝi estis ekzekutita aŭ oferita. La korpo montras ankaŭ spuron de tranĉilfrapo ĉe la klaviklo, kiu tamen ne kaŭzis la morton. Kiel ĉe la plej multaj marĉomumioj la haŭto kaj la vizaĝtrajtoj estas prezervitaj danke al la acido de la torfo. Kiam ili malkovris la kadavron, la laboristoj distranĉis la korpon, detruinte la bruston. Dum jardekoj la korpo kuŝis en muzeo, antaŭ ol novaj esploroj estis faritaj en 1992.

En tiu jaro la profesoro Richard Neave de la universitato de Manchester, esploris la kranion per tomografio, determinis la aĝon de la mortinto kaj tiun de la kadavro. Oni parolis denove pri ŝi, kiam Neave publikigis la rekonstruaĵon de la vizaĝtrajtoj. La kadavro kaj la rekonstruaĵo videblas nun en la muzeo de Drenthe, en Assen.

Referencoj redakti

  1. Novaj esploroj koncerne la mumio de Windeby I konkluas, ke la foresto de haroj sur parto de la kranio, povas esti simple pro pli longa ekspozo al la aero ol la cetero de la korpo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 53° 05′ 49″ N 6° 35′ 06″ O / 53.09694 °N, 6.58500 °O / 53.09694; 6.58500 (mapo)[1][1]

  1. van der Sanden, Wijnand A. B.. (1990) Mens en moeras: veenlijken in Nederland van de bronstijd tot en met de Romeinse tijd. Assen: Drents Museum, p. 61 Fig 12. ISBN 90-70884-31-3.