Jurij Ĵirkov aŭ plennome Jurij Valentinoviĉ Ĵirkov(ruse Юрий Валентинович Жирков, angle Yuri Zhirkov) estas rusia futbalisto. Li naskiĝis la  20-an de aŭgusto 1983(nun 1983-08-20) en Tambov, do nun estas 40-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Anĵi Maĥaĉkala en la ĉefurbo de Dagestano - antaŭe li interalie estis profesia futbalisto de la kluboj Spartak Tambov, CSKA Moskvo kaj Chelsea F.C.. Krome Jurij Ĵirkov ekde la jaro 2005 estas membro de la rusia nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li interalie kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008, pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio.

Jurij Ĵirkov
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1983 (1983-08-20) (40-jaraĝa)
en Tambov
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr