Jurik Norajroviĉ Vardanjan (ruse Юрий Норайрович Варданян; armene: Յուրի Վարդանյան, naskiĝis en Leninakano, la 13-an de junio 1956 - mortis en Usono, la 1-an de novembro 2018) estis soveta halterlevisto. Vardanjan ricevis oran medalon ĉe la Olimpiaj Ludoj de 1980, iĝante la unua halterlevisto de la mondo kiu levis 400 kilogramojn en la pezkategorio 82,5 kg. Dum sia kariero li atingis plurajn mondajn rekordojn. Li trejniĝis ĉe Lokomotiv en Leninakano, Armenio. Li ricevis la titolon Honora Majstro de Sportoj de Sovetunio en 1977 kaj poste ricevis la Ordenon de Lenin en 1985. En 1994 li estis elektita membro de la Internacia Famhalo de Halterleva Federacio.

Jurik Vardanjan
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1956 (1956-06-13)
en Gjumri
Morto 1-an de novembro 2018 (2018-11-01) (62-jaraĝa)
en Usono
Mortokialo pulma embolio
Tombo Panteono Komitas
Ŝtataneco SovetunioArmenio
Familio
Infano Norayr Vardanyan
Okupo
Okupo halterlevisto
vdr

En 2009 Vardanyan iĝis konsilisto de la prezidanto Serĵ Sargsjan kaj estis nomumita Ministro pri Sportoj en majo 2013. En junio li estis polemike nomumita la ambasadoro de Armenio en Kartvelio.