Juro kaj Justeco

konservativa politika partio en Pollando

Prawo i Sprawiedliwość (prononco:ˈpravɔ i spravjɛdˈlivɔɕtɕ, PiS), esperante Juro kaj Justeco aŭ ĝusta nomo Rajto kaj Justeco, estas dekstra-flanka politika partio en Pollando, fondita la 13-an de junio 2001 fare de Lech Kaczyński. Ekde 2007, post parlamentaj balotoj, ĝi estas partio kun la dua plej granda subteno en Pollando.

Juro kaj Justeco
Prawo i Sprawiedliwość
emblemo
partio
Komenco 13-a de junio 2001 vd
Antaŭe Solidarity Electoral Action vd
Lando(j) Pollando vd
Sidejo Varsovio
Ideologio

nacia konservativismo • socia konservativismo • Eŭroposkeptikismo • ekonomia naciismo • dekstra popolismo • pola naciismoantikomunismo • solidarism • ŝtatismo • kristana dekstro

Fondinto(j) Lech KaczyńskiJarosław KaczyńskiLudwik Dorn vd
Ĉefestro(j) Jarosław KaczyńskiLech Kaczyński vd
Membro de Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
'Juro kaj Justeco aŭ ĝusta nomo Rajto kaj Justeco'
Prawo i Sprawiedliwość
partio
Lando  Pollando
Estro Jarosław Kaczyński
Fondiĝo 13-a de junio 2001
Ĉefa sidejo Varsovio, str. Nowogrodzka 84/86
Ideologio konservatismo, kristana demokratio
Internacia aliĝo ne membras; frakcio en Eŭropa Parlamento: Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj
Junulara organizaĵo Forumo de la junaj el PiS
Retejo pis.org.pl
vdr
Jarosław Kaczyński, prezidanto de RkJ ekde 2003
De maldekstro: La unua damo de Usono Melania Trump, Prezidento de Usono Donald Trump, Prezidento de Pollando Andrzej Duda, la unua damo de Pollando Agata Kornhauser-Duda sur la Placo Krasińskich en Varsovio (6an de julio 2017)

Juro kaj Justeco postulas pligrandigi rajtojn de viktimoj kaj plialtigi punojn por krimuloj. La partio proponis fondi la Centran Kontraŭkoruptan Buroon kaj eniri la regulon de publikeco de havaĵaj deklaracioj de politikistoj kaj oficistoj. JkJ kontraŭas laŭleĝigi eŭtanazion, aborton, registritan partnerecon por samseksaj paroj kaj molajn drogojn. La partio subtenas restituon de mortpuno.

La junulara organizo de Juro kaj Justeco (Rajto kaj Justeco) estas Forumo de Junuloj.

Pola parlamento redakti

 
Ryszard Czarnecki - esperantisto, politikisto, historiisto, ĵurnalisto, aganto pri sporto, parlamentano de Pola Sejmo dum la 1-a oficperiodo 1991 - 1993 kaj dum la 3-a oficperiodo 1997 - 2001, de 2004 Membro de Eŭropa Parlamento en la 6-a oficperiodo 2004 - 2009, en la 7-a oficperiodo 2009 - 2014 kaj en la 8-a oficperiodo 2014 - 2019, de la jaro 2014 ĝis la 7a de februaro 2018 li estis senrompe la Vic-Prezidanto de Eŭropa Parlamento (el la Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj, EKR)
 
Tadeusz Cymański, parlamentano, favora por Esperanto, ano de la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto
 
Piotr Polak, parlamentano, favora por Esperanto, ano de la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto

2001: 44 parlamentanojn en Sejmo, malsupera ĉambro de pola parlamento (9,6%).

2005: 153 parlamentanojn en Sejmo (33%) kaj 50 en Senato (50%). JkJ/RkJ kunkreas la registaron.

2007: 166 parlamentanojn en Sejmo (36%) kaj 39 en Senato (39%).

2015: 235 parlamentanojn en Sejmo (51,09%) kaj 61 Senato (61%). JkJ/RkJ sole kreas la registaron

Prezidento redakti

En 2005 kandidato de JkJ/RkJ, Lech Kaczyński, venkis la prezidentajn balotojn kaj ekestis Prezidento de Pollando.

En 2015 kandidato de JkJ/RkJ, Andrzej Duda, venkis en la Prezidentaj balotoj en Pollando 2015 kaj ekestis Prezidento de Pollando.

Eŭropa Parlamento redakti

En la Eŭropa Parlamento, Juro kaj Justeco/Rajto kaj Justeco membris en frakcio Unio por Eŭropo de Nacioj (UEN) dum la oficperiodo 2004-2009. Ekde 2009 JkJ membras en la frakcio de Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj.

2004: Dum la eŭropaj balotoj 2004 JkJ/RkJ ricevis 12,67% voĉdonojn (la tria plej bona rezulto) kaj gajnis 7 mandatojn el 51.

2009: Dum la eŭropaj balotoj 2009 JkJ/RkJ ricevis 27,4% voĉdonojn (la dua plej bona rezulto) kaj gajnis 13 mandatojn el 51.

2014: Dum la eŭropaj balotoj 2014 JkJ/RkJ ricevis 31,78,4% voĉdonojn (la dua plej bona rezulto) kaj gajnis 19 mandatojn el 51, inter ili unu esperantisto Ryszard Czarnecki.

Prezidantoj redakti

Interesaĵoj redakti

Kiel opozicia konservativa partio la 25-an de oktobro 2015 gajnis parlamentan voĉdonon en Pollando — duone de la kadenco realigis socian programon, Familio 500+ k.a., akirinta unuan lokon en la monda rangolisto por 2018

Esperanto redakti

 
 
Mateusz Morawiecki - la Ĉefministro de Pollando, favora por Esperanto

Jen politikistoj de Rajto kaj Justeco favoraj al Esperanto kaj anoj de la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE)

kaj eĉ unu esperantisto kiu estas eŭropdeputito Ryszard Czarnecki.

Krome pri Esperanto ekinteresiĝis politikisto de Rajto kaj Justeco Mateusz Morawiecki, tiam la vic-Ĉefministro de Pollando, nun Ĉefministro.

Eksteraj ligiloj redakti