Justel
Justel [ĥusTEL] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Carballeda, en la nordokcidento de la provinco, angule kun nordorienta Portugalio.
Justel | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49340 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 81 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 9′ N, 6° 18′ U (mapo)42.15014-6.2943488Koordinatoj: 42° 9′ N, 6° 18′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 984 m [+] | ||
Areo | 50,9 km² (5 090 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Justel [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Justel, Quintanilla kaj Villalverde, okupas totalan areon de 50,90 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 70 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 105 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.
Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, somera feriloko, popola arkitekturo, fungokolektado, piedirado, naturaj lokoj ktp. Tamen ankaŭ agrikulturo kaj bestobredado.
-
La preĝejo
-
La horloĝturo