Justin GODART [godar'] (naskita la 26-an de novembro 1871 en Liono; mortinta la 13-an de decembro 1956 en Parizo) estis franca advokato kaj politikisto. Li estis urbestro de Liono. Li membris en la Nacia Asembleo kaj en la Senato de Francio.

Justin Godart
Justin Godart en 1917
Justin Godart en 1917
Persona informo
Naskonomo Justin François Pierre Marie Godart
Naskiĝo 26-an de novembro 1871 (1871-11-26)
en 6-a Arondismento de Liono
Morto 13-an de decembro 1956 (1956-12-13) (85-jaraĝa)
en 7-a arondismento de Parizo
Tombo Pariza tombejo de Bagneux
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Subskribo Justin Godart
Okupo
Okupo politikistoadvokato • membro de Franca rezistado
vdr

Li estis malnova amiko de Esperanto kaj honora membro de UEA. Dum la unua mondmilito, estante gvidanto de la armea sanitara servo, li organizis en 1916 disdonon de lernolibro "Esperanto kaj Ruĝa Kruco" inter kuracistoj kaj flegistoj. Li klopodis por Esperanto ĉe la Internacia Laboroficejo kaj en 1922 protestis ĉe Léon Bérard pro la kontraŭ-Esperanta cirkulero.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.