La jutoj estis anoj de antikva popolo kiu verŝajne devenis de Jutlando.

Jutoj
historia etno
Ĝermanoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Kune kun la engloj kaj la saksoj la jutoj disrabis Anglion ekde la malfrua 3-a jarcento, kaj poste invadis la landon. La tri popoloj estis konataj kiel la anglosaksoj. La jutoj okupis Kent, Hampshire kaj Isle of Wight. Dum la malfrua 7-a jarcento, laŭ la anglosaksa historiisto Bede, la jutaj nobeloj de Hampshire kaj Isle of Wight estis mortigataj de batalistoj de Wessex: eble la nenobeloj asimiliĝis de la loĝantoj de Wessex.