Jyrki Tapani KATAINEN (naskita la 14-an de Oktobro 1971 en Siilinjärvi) estis la ĉefministro de Finnlando ekde Junio 2011. Li estas membro de la parlamento, la prezidanto de la konservativa-liberala Nacia Koalicia Partio kaj unu el la dek vicprezidantoj de la Eŭropa Popola Partio. Li magistriĝis pri sociaj sciencoj en la Universitato de Tampere.

Jyrki Katainen
Persona informo
Jyrki Katainen
Naskonomo Jyrki Tapani Katainen
Naskiĝo 14-an de oktobro 1971 (1971-10-14) (52-jaraĝa)
en Siilinjärvi
Religio luteranismo vd
Lingvoj finnaanglasveda vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Alma mater Universitato de Tampere vd
Partio Nacia Koalicio vd
Subskribo Jyrki Katainen
Familio
Edz(in)o Mervi Katainen vd
Infanoj Saara Katainen • Veera Katainen vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en StrasburgoBruseloHelsinko vd
Aktiva dum 1989– vd
En TTT Oficiala retejo vd
Ĉefministro de Finnlando
Dum 2011-2014
Antaŭulo Mari Kiviniemi
Sekvanto Alexander Stubb
EU-Komisionano
por  Finnlando
Dum 20152019
Antaŭulo Olli Rehn
Sekvanto Jutta Urpilainen
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Katainen kreskis en Siilinjärvi. Antaŭ sia politika kariero li laboris interalie kiel instruisto. Jam 22-jara li estis elektita urba deputito en Siilinjärvi. Ekde 1999 li estas parlamentano, de 2001 ĝis 2004 li estis vicprezidanto de sia partio, kaj en 2004 la partio elektis lin prezidanto.

En 2007 la Nacia Koalicia Partio, kiun do estris Katainen, fariĝis la due plej granda partio, kaj Katainen estis nomumita ministro pri financoj kaj vic-ĉefministro en la nova registaro.

En Aprilo 2011, en la parlamentaj elektoj, la Nacia Koalicio iĝis la plej granda partio en la lando. Post longa kaj malfacila intertraktado pri formado de nova registaro, la parlamento elektis lin ĉefministro kaj lia kabineto kun entute ses partioj estis formale nomumita de la prezidanto la 22-an de Junio 2011.

Katainen sciigis en Aprilo 2014, ke li ne plu kandidatos por la prezidanteco en sia partio. Tio praktike signifas, ke en Junio la partio elektos nova prezidanton, kiu plej verŝajne ankaŭ transprenos la postenon de ĉefministro.[1]

Fontoj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti