K's Choice [kejz ĉojs] estas belga rok-muzika bando el Antverpeno. La kernon de la muzikgrupo formas Sarah (kantado, gitaro) kaj Gert BETTENS (gitaro, klavaro kaj kantado), kiuj estas gefratoj. Eric GROSSMAN (basgitaro), Jan VAN SICHEM Jr. (gitaro) kaj Koen LIEKENS (drumo) ilin asistas.

Historio de la muzikgrupo redakti

Komence de la 90aj jaroj Sarah kaj Gert ludas en amatora bando, "the Basement Plugs". Dank'al ĝi, Sarah estas malkovrita. Ŝi havas la eblon ŝin pruvi ĉe diskeldonejo pro ŝia fum-raŭka, mistera voĉo. Kun angleca nomo, Sarah Beth, ŝi aperas en kelkaj filmmuzikdiskoj kun kovraĵoj, inter kiuj "I'm so lonesome I could cry" (eo: 'mi tiel solas ke mi povus plori') (originale de Hank Williams) por la filmo 'Vrouwen Willen Trouwen' (eo:'virinoj volas edziniĝi') kaj dueto kun Frankie MILLER Why don't you try me, (originale de Ry Cooder) por la filmo 'Ad Fundum'. Oni al ŝi ofertas kontrakton kaj ŝi formas bandon kun sia frato Gert. En la jaro 1993 ili registras sian debutan albumon je la nomo 'The Choice' (eo:'la elekto')

En 1994 la bando havas pli-malpli kvin konstantaj membroj: Sarah en Gert, Jan VAN SICHEM Jr (gitaro), Koen LIEKENS (drumoj) kaj Erik VERHEYDEN (basgitaro). Kvinope ili koncertas en Germanio kaj Usono, en la antaŭprogramo de 'Indigo Girls', usona bando. Alveninte en Usono, alia muzikgrupo kun la sama nomo ilin devigas ŝanĝi sian nomon. Ili decidas ke K's Choice bone reprezentas la spiriton de ilia bando. La 'K' devenas de Jozefo K. el libro de Kafka, La Proceso. Jozefo K. ne havas elektojn, la nomo do celas esti ironie, kiel stranga, nekomprenebla neebleco. Tiu ideo revenas en kelkaj de iliaj numeroj.

En la jaro 1995 ili rekordas 'Paradise in Me'. 'Not an Addict', disketo de tiu albumo, estas tre sukcesplena kaj alportas internacian konon. En tiu momento Bart van der Zeeuw transprenas la drumadon de Koen Liekens kaj mankas permanenta basisto. La sekvan jaron (1996-1997) ili estas parto de la antaŭprogramo de Alanis Morissette.

En 1998 'Cocoon Crash', ilia tria albumo, pretiĝas. Intertempe la usonano Eric GROSMAN iĝis ilia permanenta basisto. En 2000 ili finpretigas ilian lastan stuido-albumo 'Almost Happy'. Koen LIEKENS tiam revenas kiel drumisto. En 2001 aperas 'Live' (kolekto de du KD-oj kun koncertaj rekordaĵoj) kaj en 2003 ili surmerkatigas 'Ten', kolekto de dek jaroj de disketoj kaj kelkaj kantoj kiuj ne aperis je la albumoj. ili en tiu jaro ankaŭ eldonas DVD-on kun la sama nomo.

En 2003 la bando decidas ripozi unu jaron. Gert kaj Sarah ambaŭ volas labori sole. Gert estas la produktanto de albumo (por 'Venus in Flames') kaj Sarah registras la mini-albumon 'Go' kaj aperas je diversja filmomuzikoj, nun kun propra materialo.

Krom kvar albumoj kaj koncerta albumo, la bando ankaŭ eldonis kvar fanklub-KDoj: 'Extra Cocoon', '2000 Seconds Live', 'Home' kaj 'Running Backwards'.

Diskografio redakti

  • The Great Subconscious Club (1993)
  • Paradise in Me (1995)
  • Cocoon Crash (1998)
  • Almost Happy (2000)
  • Live (2001)
  • 10 (2003)
  • Extra Cocoon (1998)
  • 2000 Seconds Live (1998)
  • Home (2001)
  • Running Backwards (2003)

Eksteraj ligiloj redakti