Kálmán Dervarics

Kálmán Dervarics [dervariĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Dervarics Kálmán Elek estis hungara juristo, instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis egyházasbükki [edjhAzaŝbuki], lia pseŭdonimo estis Veleméri.

Kálmán Dervarics
Kálmán Dervarics
Kálmán Dervarics
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1827 (1827-06-05)
en Gutorfölde
Morto la 30-an de marto 1904
en Alsólendva (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo advokatohistoriisto
vdr

Kálmán Dervarics[1] naskiĝis la 5-an de junio 1827 en Gutorfölde, li mortis la 30-an de marto 1904 en Alsólendva.

Biografio redakti

Kálmán Dervarics maturiĝis en gimnazio en Varasd, poste li studis en Jura Akademio (Győr) (ŝajnas, li na akiris diplomon). En 1847 li akiris postenon en la departementa administrado. Dum la hungara revolucio de 1848 li tuj aliĝis al la hungara taĉmento kun rango ĉefleŭtenanto. Lia taĉmento faris gravajn defendajn agojn, ekzemple ili dronigis pramon de armeo de Josip Jelačić. Post fiasko de la revolucio li havis malaltan postenon en la administracio, tamen iom poste li ne estis anstataŭigebla pro lingvoscioj pri kroata kaj slovena lingvoj. Inter 1861-1865 li estis notario en Alsólendva, poste li estis nobela subjuĝisto en Zalalövő, ekde 1868 li estis urba juĝisto en Alsólendva, poste en la sama urbo denove nobela subjuĝisto. Li ofte kontribuis en Vasárnapi Újság kaj en similaj gazetoj. Li pensiuliĝis en 1893. Li havis edzinon, kiu naskis kvin gefilojn inter 1873-1882.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Lyndva vára (1854)
  • Történeti beszélyek (1869)
  • Gróf Zrinyi Miklós a költő halála 1664-ben (1881)
  • Alsó-Lendva s vidéke története (manuskripto, sed estis ankaŭ prelego)

Fontoj redakti

Referencoj redakti