MIHALIK Kálmán estis hungara kuracisto, komponisto naskita en 1896 en Oravicabánya kaj mortinta la 6-an de septembro 1922 en Segedo.

Kariero redakti

Kálmán Mihalik komencis pristudi medicinon en Universitato de Koloĵvaro en 1914, sed li devis ĉesi ĝin kaj iri al militfronto. Post la fino de la unua mondmilito li finis siajn studojn en Szeged. Li estis asistanto apud profesoro Béla Reinbold. Li mortis pro tifo. Li muzikigis la tekston de Székely himnusz (Imno sikula) verkita de György Csanády.

Fonto redakti