Károly Balás
Károly Balás [balAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balás Károly estis hungara ekonomikisto, politikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1929) de Hungara Scienca Akademio. Lia nobela antaŭnomo estis sipeki [ŝipeki].
Károly Balás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Balás Károly Antal |
Naskiĝo | 4-an de januaro 1877 en Balassagyarmat |
Morto | 8-an de oktobro 1953 (76-jaraĝa) en Friburgo |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd • Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto • advokato • politikisto |
Károly Balás [1] naskiĝis la 4-an de januaro 1877 en Balassagyarmat. Li mortis la 8-an de oktobro 1953 en Fribourg.
Biografio redakti
Károly Balás frekventis universitatojn en Budapeŝto, Vieno kaj Ĝenevo. Li akiris diplomojn pri juro en 1899, pri ŝtataj sciencoj en 1901. Li advokatiĝis en 1902. Li eklaboris en diversaj juĝejoj. Inter 1906-1914 li instruis en Reĝa Jura Akademio (Kassa), krome en Reĝa Universitato de Budapeŝto inter 1909-1946. En la studjaro 1940 li estis dekano. Inter 1939-1944 li estis parlamenta deputito. Depost 1947 li ne rajtis instrui, eĉ oni malpermesis legi liajn verkojn.
Elektitaj publikaĵoj redakti
- A népesedés (1905)
- A jövedelem eloszlás fő ágai a kapitalizmus korában (1913)
- Die Grundlage der Sozialpolitik (1926)
- A társadalmi politika új útjai (Novaj vojoj de la socia politiko), (1934)
- Gedanke einer Neuordnung in der Bevölkerungsfrage (1943)