Károly Balla (juristo)

Károly Balla [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balla Károly estis hungara juristo, poeto. Lia nobela antaŭnomo estis mándi.

Károly Balla
Persona informo
Naskonomo Balla Károly
Naskiĝo la  2-an de aprilo 1792(nun 1792-04-02)
en Hungario Nagykőrös (Hungario)
Morto la 16-an de majo 1873
en Hungario Pótharaszt (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo poeto • advokato
vdr

Károly Balla [1] naskiĝis la 2-an de aprilo 1792 en Nagykőrös, li mortis la 16-an de majo 1873 en Pótharaszt (nuntempe parto de Újhartyán).

Biografio redakti

Károly Balla lernis en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Pest. En 1813 li estis notario, ekde la sekva jaro li havis diversajn postenojn en Pest ĝis 1846. Intertempe en 1839 li estis elektita korespondanta membro de la Hungara Scienca Akademio. Depost 1846 li retiriĝis al sia bieno.

En la 1820–aj kaj 30-aj jaroj liaj poemoj aperis ekzemple en Aurora kaj aliaj revuoj, baldaŭ li verkis meteologiajn, ekonomiajn, sciencajn, muzikajn artikolojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  1. Örömvers Kelemen Imre úrhoz… 1813
  2. Hösregék a magyar előidőkből 1826
  3. Vélemény a büntetésmód javítása iránt 1841
  4. Rhapsodia. Szűrös elmefuttatás a duplomivitikában 1865

Fontoj redakti