Károly Dietz [kAroj dic], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dietz Károly estis hungara policestro, advokato, futbalisto, trejnisto, librotenisto.

Károly Dietz
Persona informo
Naskiĝo 21-an de julio 1885 (1885-07-21)
en Sopron
Morto 9-an de julio 1969 (1969-07-09) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo futbalisto • futbala trejnisto • advokato
vdr

Károly Dietz[1] naskiĝis la 21-an de julio 1885 en Sopron, li mortis la 9-an de julio 1969 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Dietz maturiĝis en Budapeŝto, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto, sed dum lernado - kiel junulo - li estis ankaŭ futbalisto. Ekde 1909 li laboris en la policejo, dum la Kalistefa revolucio (1918) li gvidis la hungaran policon. En tiu periodo li arestis baldaŭajn gvidantojn de la Hungara Sovetrespubliko, tial li estis arestita dum la Sovetrespubliko (1919). Post fiasko de la Sovetrespubliko li estis librotenisto en entrepreno. En 1930 li doktoriĝis en Scienca Universitato Ferenc József, en la sekva jaro li malfermis advokatan kontoron en Budapeŝto. Inter 1934-1939 li estis trejnisto de la hungara nacia futbala teamo. Tiam okazis 41 matĉoj kun 19 venkoj, 13 malvenkoj kaj 9 egaloj. Aparte menciindaj arĝenta medalo en 1938 en la monda ĉampionado. Dum la nazia erao (1944) li estis deportita al Mauthausen, post la hejmenveno li denove estis advokato. Inter 1951-1953 li estis deportita al Bodrogkeresztúr (tiam la komunistoj ne permesis la loĝadon en la ĉefurbo al tiuj, kiuj estis "malamikoj de la popolo"). En 1953 li ricevis permeson vivi en Piliscsaba, kie li estis simpla laboristo. Li neniam ricevis premion, eĉ punojn, forprenon de emerita mono. Li havis edzinon, kiu naskis filinon.

Elektitaj libroj redakti

  • A nyomozás alapelvei (1918, kunaŭtoro)
  • Októbertől – augusztusig. Emlékirataim (1920, memuaro)

Fontoj redakti

Referencoj redakti