Károly ESCHER [kAroj eŝer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Escher Károly estis hungara fotisto, raportisto, kameraisto.

Károly Escher
Persona informo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1890 (1890-10-21)
en Szekszárd
Morto 16-an de februaro 1966 (1966-02-16) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo fotistoĉefkameraisto
vdr

Károly Escher [1] naskiĝis la 22-an de oktobro 1890 en Szekszárd, li mortis la 16-an de februaro 1966 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Escher laboris post lernado ekde 1909 en diversaj fabrikoj en Budapeŝto kiel teknika desegnisto. En 1916 li aliĝis al filmista stabo kiel kameraisto. Dum velkado de la muta filmo en 1928 li iĝis fotisto kaj raportisto de signifaj hungaraj gazetoj. En 1951 li reiris al sia unua profesio kaj li desegnis en ŝtata kontoro 2 jarojn, poste li pensiuliĝis. Li ricevis premion en Venecio en 1938, poste en 1964 premion de la internacia fotista asocio, fine en la sekva jaro signifan hungaran premion.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Bajor Gizi (Gizi Bajor), (1958)
  • Riportfényképezés (Raportofotado), (1959)
  • Escher olvasókönyv (2012)

Elektitaj filmoj redakti

  • Mackó úr kalandjai (1920)
  • Masamód (1920)
  • A Szerelem mindent legyöz (1920)

Elektitaj ekspozicioj redakti

  • Milano (1934) - komune
  • Budapeŝto (1965, 1978, 2010) - individue

Fontoj redakti