Károly Güttler
Károly Güttler [kAroj gutler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Güttler Károly estis hungara naĝisto, olimpiano, trejnisto.
Károly Güttler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de junio 1968 (55-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | naĝisto |
Károly Güttler[1] naskiĝis la 15-an de junio 1968 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Károly Güttler akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1993. Li ricevis ŝtatajn premiojn en 1988 kaj 1996.
Sporta kariero redakti
Károly Güttler en sia aĝo 4 komencis naĝi. inter 1974-2003 estis naĝisto en pluraj ĉefurbaj sportkluboj. Lia plej konata trejnisto estis László Kiss (trejnisto). La unuaj sportaj rezultoj venis ekde 1987, samtempe li apartenis al la hungara nacia teamo. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1988, Hungario en la Somera Olimpiko 1992, Hungario en la Somera Olimpiko 1996 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2000 kun 2 arĝentaj medaloj, krome en mondĉampionumo li estis la dua en 1994. Li finis sian aktivan sportan karieron en 2003. Pli frue jam 1998 li malfermis naĝlernejon, baldaŭ li estis trejnisto kaj havis postenojn en la akvasporta vivo.
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM95544;jsessionid=D3D1536C593717BA7B2FE02A7308EF4F hungarlingva datenaro de muzeo