Károly LECHNER (leĥner) estis hungara psikiatro, universitata profesoro, ano de MTA. Li naskiĝis en Pest (urbo) la 21-an de marto 1850 kaj mortis en Budapeŝto la 19-an de januaro 1922. Liaj fratoj estis Gyula Lechner kaj Ödön Lechner.

Károly Lechner
Persona informo
Naskiĝo 21-an de marto 1850 (1850-03-21)
en Peŝto
Morto 19-an de januaro 1922 (1922-01-19) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)oj Ödön LechnerGyula Lechner
Infano Egon Lechner
Okupo
Okupo kuracisto • psikiatro
vdr

Biografio redakti

Károly Lechner estis ekde 1874 asistanto en universitata kliniko de Budapeŝto. Ekde 1877 li estis ĉefkuracisto de privat-psikiatria instituto Schwartzer. Ekde 1884 li estis direktoro de la landa psikiatria instituto de Angyalföld. Ekde 1889 li estis la unua neŭrologia kaj psikiatria profesoro, same de tribunala psikologio de Universitato de Koloĵvaro. En 1897 li estis rektoro de la universitato. Li sekvis la universitaton al Szeged en 1920.

Verkoj redakti

  • Adatok az általános neurózisok alapján kifejlődő kóralakok ismeretéhez (Magy. Orv. Arch. 1891);
  • Az izommunka szerepköre az értelmi képességek kifejlődésében (Orv. Term. Tud. Ért. 1891);
  • A tudatosság ténye szellemi életünk eseményeiben (Bp., 1892);
  • A psyché materialista alapjai… (Orv. Hetil. 1892);
  • Psychomechanikai törekvések az elmegyógyászatban (1900);
  • Lechner Károly, verkoj elekt. kaj antaŭparolo Sándor Balázs kaj József Spielmann. Bukarest, 1956).

Fonto redakti