Károly Lehoczki (karikaturisto)

Károly Lehoczki [kAroj lehocki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lehoczki Károly estis hungara drumisto, karikaturisto. Lia surskribo ĉe karikaturoj estis CZKI.

Károly Lehoczki
Károly Lehoczki desegnas
Károly Lehoczki desegnas
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1957 (1957-01-20)
en Kecel
Morto 19-an de novembro 2012 (2012-11-19) (55-jaraĝa)
Tombo Budaörs
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo karikaturisto
vdr

Károly Lehoczki[1] naskiĝis la 20-an de januaro 1957 en Kecel, li mortis la 19-an de novembro 2012 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Lehoczki vivis duoblan vivon: li estis karikaturisto, samtempe ankaŭ subgrunda drumisto. En la sama periodo estis alia karikaturisto István Lehoczki, sed ilia familia nomo estas nur hazarde sama, ili ne havas parencecon.

Károly Lehoczki estis memlernanto en ambaŭ profesioj. Li komencis desegnadi en la plej konata ŝercgazeto en 1991. Iom poste liaj karikaturoj aperis en la plej gravaj revuoj, ĵurnaloj, ĉiuspecaj eldonaĵoj. Inter 1996–1999 li estis arta redaktoro de ŝercgazeto. En lia alia vivo li estis drumisto de Kistehén Tánczenekar kaj aliaj similaj muzikgrupoj. Li ricevis premiojn inter 1993-2003.

Fontoj redakti

Referencoj redakti