Károly Móra
Károly Móra [kAroj mOra], laŭ hungarlingve kutima nomordo Móra Károly estis hungara astronomo. Lia origina familia nomo estis Moravecz.
Károly Móra | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Moravecz Károly |
Naskiĝo | la 30-an de septembro 1899 en Sternberg (Ĉeĥio, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 29-an de marto 1938 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | astronomo |
Károly Móra[1] naskiĝis la 30-an de septembro 1899 en Sternberg (Ĉeĥio, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Šternberk en Ĉeĥio), li mortis la 29-an de marto 1938 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Károly Móra studis en Reĝa Universitato de Budapeŝto, poste ekde 1924 li estis asistanto. Li estis disĉiplo de Radó Kövesligethy. En 1931 li laboris en observatorio de Lepsiko, poste en Hamburgo kaj Heidelberg. Intertempe en 1932 li doktoriĝis en Budapeŝto, en la sekva jaro li eklaboris en observatorio en la sama urbo. Li instruis 2 semestrojn en la universitato. Ekde 1937 li estis observatoriestro.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Csillagászati műszótár (fakvortaro, 1929)
- Der Veränderliche Sterne R Scuti (1937)
- Csillaghalmazok (1938)
Memorigiloj redakti
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2013-07-29 per la retarkivo Wayback Machine