RÁTH Károly (pro. ra:t), Roth estis hungara ĵurnalisto, kolonelo de ÁVH (ŝtatdefenda oficejo), diplomato naskita en Arado la 17-an de decembro 1903 kaj mortinta en Bp. la 18-an de junio 1985.

Biografio redakti

Ráth Károly estis en 1920-27 kunlaboranto de Erdélyi Újság de Arado, de Brassói Lapok, de Ellenzék. En 1927 li estis malliberigita pro kontaraŭŝtata ekscito, poste li elmigris Parizon. Li estis kunlaboranto de komunista gazeto Rundschau kaj Balkan Korrespondenz. De 1937 li luktis en la hispana civilmilito. Poste li estis internigita. En 1942 li servis en la brita laborservo, poste en la Ruĝa Armeo. En jaroj 1945-48 li redaktis la hungarlingvan gazeton de la soveta armeo Új Szó. En 1948 li estis iom da tempo kolonelo de Ŝtatdefenda Sekcio de la Ministerio pri Internej Aferoj. En 1948-49 li estis ĉefredaktoro de poreksterlandaj emisioj de la Magyar Rádió. En 1949 oni arestis lin kaj kondamnis al 8 jara malliberojo en la preceso de László Rajk. Li liberiĝis en 1953 kaj li estis rehonorigita. Kiel vickolonelo li alvenis en la Ministerion pri Militafero. De 1957 ĝis 1979 estis ambasadoro en Ateno, Bagdado, Kabulo, Kopenhago.

Fonto redakti