Károly Rimely
Károly Rimely [kAroj rimeli], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rimely Károly estis hungara pastro, teologo, episkopo, abato, kanoniko, profesoro.
Károly Rimely | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de februaro 1825 en Esztergom |
Morto | 13-an de januaro 1904 (78-jaraĝa) en Žiar nad Hronom |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo |
Károly Rimely [1] naskiĝis la 4-an de februaro 1825 en Esztergom. Li mortis la 13-an de januaro 1904 en Hungara reĝlando en Garamszentkereszt (nuntempa Žiar nad Hronom en Slovakio).
Biografio redakti
Károly Rimely frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Pozsony, poste li lernis filozofion en Nagyszombat, fine li lernis teologion en Vieno, kie li doktoriĝis en 1852. Li pastriĝis jam pli frue en 1848. Komence li estis pastro laŭvice en Dömös, Sárospatak kaj Buda. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
Elektitaj publikaĵoj redakti
- ’’Egyházi beszéd szent István király ünnepére’’.(1861)
- ’’Historia collegii Pazmaniani, quam ex tabulariis conscripsit’’ (1865)
- ’’Capitulum insignis ecclesiae collegiatae Posoniensis…’’ (1880)
- ’’Geistliche Antrittsrede gerichtet aus Anlass seiner feierlichen Installation…’’ (1893)
- ’’Az esztergomi nagyboldogasszony’’ (1900)