Károly Samarjay [kAroj ŝamarjai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Samarjay Károly estis hungara advokato, altlerneja instruisto. Lia familia nomvarianto estis Samarjai.

Károly Samarjay
Persona informo
Naskiĝo la  6-an de aprilo 1821(nun 1821-04-06)
en Hungario Rév-Komárom (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 27-an de aprilo 1894
en Hungario Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo poeto • advokatoedukisto
vdr

Károly Samarjay[1] naskiĝis la 6-an de aprilo 1821 en Rév-Komárom (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Komárno en Slovakio), li mortis la 27-an de aprilo 1894 en Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Bratislavo en Slovakio).

Biografio redakti

Károly Samarjay akiris juran diplomon en Pozono en 1843. Inter 1844-1854 en Torontál li estis ĉefamilia edukisto, poste biena prokuroro, fine departementa sekretario, sed dum la hungara revolucio de 1848 li estis korespondanto de revolucia gazeto. En 1852 li vojaĝis en germanaj landoj kaj Skandinavio. Ekde 1854 li estis advokato en Pozono, li okupiĝis ankaŭ pri sia bieno, li instruis en la Reĝa Jura Akademio (Pozono), fine li estis eklezia prokuroro ĉe la luteranoj. En 1880 li ricevis la titolon reĝa konsilisto.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Költemények (poemaro, 1845)
  • Praktische Anleitung zur schnellen und leichten Erlernung der ungarischen Sprache (1846)
  • Magyar nyelvtan (1847, 1852)
  • Szabadság- és csatadalok, a nemzeti őrseregnek ajánlja (1848)
  • A magyar-német gyermekbarát olvasmányok (1850, 1857)
  • Német nyelvtan (1851)
  • Ungarisches Lesebuch für Anfänger und Geübtere, insbesondere für Diejenigen... (1853, 1861)
  • Az aesthetika fő tárgyai. Mind a két nembeli érettebb ifjúság számára, különösen a nők aesthetikai ízlése kiképzésére. (1853)
  • Válogatott versek (elektitaj poemoj, 1999)

Fontoj redakti

Referencoj redakti